Numero 100 – junio 2013

LA KANDELOJ

Preskaŭ en ĉiu preĝejo oni eklumigas kandelojn, por heligi ĉe la pastro kiam li legas Diservajn preĝojn, sed uzado de kandeloj por adorkliniĝo kontraŭas la spiritan revelacion.

En la Sankta Skribo mankas ordono ke oni lumigu kandelojn, kiel kontribuo al Dio. Nek Jesuo Kristo, nek la apostoloj eldonis similan ordonon, pro tio la unuaj krista-noj ne uzis ĝin por tiu celo.

Ĉi tiu kutimo donis malveran nocion pri savado. Iuj opiniis, ke kandelo estas ofero, aliaj opiniis, ke per ĝi oni esprimas honoron kaj triaj opiniis, ke tio estas signifo de nia varmega kredo je Dio. Tiel same sin trompas tiuj kiuj opiniis, ke ekbruligo de lucernoj kaj kandeloj helpas pri savado, liberigo de pekoj.

La uzado de kandeloj por respektego-adorado estas kaŭzo, ke la preĝejo iĝas komerca domo: „Mia domo estos domo de preĝo, sed vi faris ĝin kaverno de rabistoj” (Luk 19:46). „Ne faru la domon de mia Patro domo de komer-co” (Joh 2:16).

Vendado de kandeloj estas komerco. Sinodo produk-tas, preĝejoj vendas kaj persiste lernigas homojn, ke ju pli multe da kandeloj kaj pli multekostajn kandelojn ili aĉetas, des pli Difavora estas la respektego.

Plej multe da kandeloj oni vendas dimanĉe kaj tiel rompas la Dian ordonon pri la sankta tago (Eli 20:8). Tion farante kulpas antaŭ Dio ne nur vendistoj, sed ankaŭ aĉe-tantoj, ĉar evangeliisto diras, ke Jesuo forpelis ĉiujn vend-istojn kaj aĉetantojn.

Iom da historio pri ĉi tiu kutimo. Laŭ antikvaj skrib-aĵoj, la paganoj kliniĝis antaŭ la Suno kaj la Luno, ĉar tiuj estas elfluejoj de lumo-helo, kaj ili bruligis kandelojn kaj lucernojn en siaj paganaj temploj kaj dediĉis ilin honore al siaj dioj.

Komence la kristanoj ankoraŭ ne uzadis kandelojn, sed ĉe la fino de 4a jarcento ili komencis bruligi kandelojn dum evangeliaj legadoj, kaj poste iom post iom tiu pagana kutimo eniris en la kristanan preĝejon.

Hodiaŭ en la tuta mondo pro diversaj okazoj oni bruligas kandelojn, sendepende de tio, kiu homo kaj kian sencon donas al tiu ĉi faro.

Ivan Tr. Minĉev

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony