Numero 100 – junio 2013

La bonaĵojn oni forgesas

Normale, montaraj vilaĝoj konsistas el kelkaj vilaĝ-etoj-domaroj. Kompreneble ĉi tie mankas sanigistaro. Dum naskado la gravedaj virinoj estas helpataj de plenaĝa virino kun provo kiel akuŝistino.

Pasintsemajne ŝi helpis al Neona ĉirkaŭ 30 jaraĝa, kiu naskis sanan, belan knabeton, sed la novnaskito estis sen bonŝanco. Kelkajn tagojn poste la patrino estis plen-kovrita per dika grunda tavolo en kariero kaj tuj mortigita.

Estontsemajne t.n. vilaĝa akuŝistino estis alvokita akuŝigi Stanka – patrinon de filo kaj filino, atendantan trian infanon. La nasko okazis bonorde, post kio la akuŝistino rakontis al akuŝantino kio okazis ke la kelktaga bebo restis orfeto. Tio forte impresis novpatrinon kaj ŝin interesis. Ŝi vizitis geavojn de orfeto, ekpetis ilin permesi ke ŝi suĉigu ambaŭ – sian kaj ilian bebojn, por ke ili ricevu patrinan lakton. La geavoj rezignis doni al ŝi sian nepeton, sed akceptis ŝian proponon trifoje tage (matene, tagmeze kaj vespere) viziti ilian domon, suĉigi bebon. Stanka akceptis kaj plenumis la proponon.

La beboj elkreskis je belstaturaj, saĝaj infanoj, bon-prosperaj lernantoj. Per propraj fortoj kaj stipendioj ili suk-cesis fini altajn klerigejojn – unu agronomo, alia d-ro far-maciisto. Pro kapableco ili atingis altajn rangojn – agro-nomo iĝis eksperto pri grenkontrolo en agrara ministerio, alia militkolonelo, respondeca oficiro pri medikamenta asekuro de mara floto.

Onklino Stanka ne ricevis meritajn dankegojn. Eĉ Dio ne indulgis ŝin – ŝia edzo kaj du pliaĝaj gefiloj mortis unu post alia pro tuberkulozo. Ŝi restis sola, vivetis en pro-funda mizero.

Agronomo kaj kolonelo ne ĉeestis dum enterigo pro „okupateco”. Entombigis ŝin bonaj homoj de domaroj kaj vilaĝo. Tio estas la plej brila konfirmo je saĝeco de Patrino Tereza, sed nur malegaleco, ke P.T. la homaro honoris per Nobel-premio, onklino Stanka kaj multe da similaj bonfar-antoj foriras ĉagrenitaj pro tiu mondo, en kiu abundas sen-dankuloj.                                              Ivan Tr. Minĉev

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony