Numero 117 – somero 2017

La bona elekto

La nomumo de ĉefepiskopo Marko Jędraszewski por la krakova metropolito estas bona sciigo por la Eklezio en Pollando. Unu el la plej gravaj oficoj katolikaj en Pollando ekposedis la homo bonege por tio preparita. En la lastaj jaroj li konatiĝis kiel aktiva partoprenanto de la plej gravaj publikaj debatoj. En la plej varmaj disputoj civilizaj li neni-am perdis la malvarman sangon, distingiĝante per logiko kaj precizeco de argumentoj.

Defendante la kristanan impresemon kaj la katolikan ortodoksecon, li ne timis riski malfavoron de la influaj me-dioj opiniokreaj. Same decideme li defendadis patriotajn valorojn kaj la historian veron. Antaŭ ĉio tamen ĉefepis-kopo Jędraszewski estas animzorganto, por kiu prioritato restas la evangelizado. Tuta lia publika akiveco ĝuste el-fluas el la supernatura motivado. Estas ĝi kiu donas direk-ton por lia agado.

Ĉio indikas tion, ke la okcidenta mondo eniras en la periodon de fortegaj turbuloj, kiuj havos sian politikan kaj religian dimension. Estas bone, ke en tia tempo unu el la gvidantoj de la Eklezio en Pollando iĝas iu, kiu havas la konscion pri la defioj starantaj antaŭ nia lando, kaj nome sur multaj niveloj – spirita, civilizacia, kultura. Mi havis la okazon konvinkiĝi pri tio persone, multfoje parolante kun la ĉefepiskopo. Nun li precipe bezonas preĝon, ĉar atendas lin malfacila misio.

Grzegorz Górny

Esperantigis: Stanisław Śmigielski

 

  El semajnrevuo wSIECI (12-18 decembro 2016, paĝo 3)

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony