Kurtaj praktikaj konsiloj
Kurtaj praktikaj konsiloj
Mi scias, kion mi manĝas
Legu etikedojn sur pakumoj. Produktoj kun longa templimo de valideco povas enteni nocajn por sano kon-servilojn.
Blankan bakaĵon substituu per brana
Branpano bakatas el faruno el plena muelitaĵo, tial dieto riĉigita estas je nutraĵa celulozo. Entenas ankaŭ multe pli da mineralaj elementoj kaj vitaminoj el grupo B.
Sana dormo – regeneriĝo de korpo kaj menso
Memoru, por antaŭ dormo aerumi ĉambron. Tio hel-pos oksigeni la cerbon kaj certigos plibonan dormon. Man-ko de oksigeno povas kaŭzi kapdoloron.
Manĝu pli multe da fiŝoj
Fiŝaĵoj estas ne nur fastaj pladoj, entenas altvalorajn proteinojn, kiel ankaŭ nesaturitajn grasacidojn (omega-3) kaj vitaminojn D, B12 kaj jodon.
Fizika aktiveco
Eĉ per ĉiutaga promenado vi povas plibonigi la funkciadon ne nur de muskoloj kaj artikoj, sed ankaŭ de koro, pulmoj kaj cerbo.
Ridetu – rido estas sano
Ridante vi ĉerpas trioble pli da aero ol normale. Vi oksigenas la cerbon, kio favoras koncentradon kaj plibonan enmemorigadon de informoj.
Trinku multe da likvaĵoj, certigu laboron al renoj
Ĉiutage oni devus eltrinki almenaŭ 2 litrojn da likv-aĵoj. Plej konsilinda estas akvo, teo kiel ankaŭ sukoj kun malmulta sukero.
Klopodu manĝi regule
Neregula konsumado de manĝaĵoj favoras akumul-iĝon de grasa histo. Ĝuste komponita menuo devus enteni 5 manĝojn tage.
Legomojn plejbone vaporkuiru
Kuirado en akvo detruas ĝis 75% vitaminon C enten-atan en legomoj.
Uzu pli multe da kuracherboj
Salo entenas natrion, elementon retenanta akvon en organismo. Spicaĵoj bazitaj sur kuracherboj aldonos neri-peteblan guston kaj aromon al hejmaj manĝaĵoj.
Hejma kuracado
Ĉe leĝera malvarmumo pli efikaj estas hejmaj mani-eroj de kuracado: mielo kun citrono, haketita ajlo, siropo el cepo. Klopodu ne trouzi medikamentojn, ili havas mal-avantaĝan influon sur mukozon de stomako.
Montru bonvolemon al aliaj
Valoras en la vivo fari bonon. Ŝajne ĝi revenas kun superdonaĵo. Ĉu vi faris jam hodiaŭ bonfaron?
*
Mi donas al vi novan ordonon: ke vi amu vin reciproke. Amu vin, kiel Mi amis vin (Joh 13:34).