Numero 117 – somero 2017

Kun amo kaj rideto

En ĉiu homo, precipe ĉi tiu plej malriĉa, senhejma, malzorgita kaj malsana ŝi vidis Jesuon bezonantan helpon. Kun la aperta koro ŝi helpadis, konsoladis kaj donadis la esperon. La parolo pri la Patrino Tereza el Kalkuto.

 

Ŝi naskiĝis la 26-an de aŭgusto 1910 en Skopje, la ĉefurbo de la nuntempa Makedonio. Konata tutmonde kiel Patrino Tereza, dum la bapto ŝi ricevis la nomon Agnesa. Ŝi estis la plej juna el tri gefratoj. La hejmo de gesinjoroj Bojaxhiu estis ĉiam gastama kaj malfermita por ĉiuj, pre-cipe por la malriĉuloj. Paĉjo parolis al siaj infanoj: „Ne prenu al buŝo eĉ manĝopecon, se plifrue vi ne dividos kun aliuloj”. Siavice panjo transdonadis al infanoj la kredon, instruadis la bonvolemon, bonecon kaj sentivecon.

 

Agnesa estis 9-jara, kiam mortis ŝia paĉjo. Kiel la dekdujara knabineto ŝi ekaŭdis en preĝejo pri la misiistoj laborantaj en Hindujo inter la plej malriĉaj homoj. Jam tiam ŝi decidis, ke ŝi fordonos sian vivon al Sinjoro Dio kaj iĝos la misiistino. Ses jarojn poste ŝi eniris en la ordenon de Fratinoj Loretaninoj kaj post iu tempo ŝi forveturis al Hindujo.

Iutage, vojaĝante en trajno, ŝi ekaŭdis en la koro la voĉon, ke ŝi devus lasi sian nunan laboron, iri al la plej malriĉaj, ekloĝi kun ili sur la stratoj de Kalkuto kaj servi al ili. Ŝi sciis, ke tio estas la voĉo de Sinjoro Jesuo. Laŭ la konsento de episkopo ŝi forlasis monaĥejon kaj translokiĝis al malgranda ĉambreto, el kiu ĉiutage ŝi iradis al la stratoj de Kalkuto, al la plej malriĉa loĝkvartalo. Ŝi vizitadis mal-sanulojn, kolektadis infanojn. Ŝi luis du detruitajn konstru-aĵojn. En unu ŝi fondis lernejon, kaj en la dua la hejmon por malsanuloj kaj mortantoj.

Kun tempopaso aliĝis al ŝi aliaj virinoj, kiuj volis vivi same kiel ŝi. Ekestis do la nova ordeno de Fratinoj Misiistinoj de Karitato. Ĉiutage kune kun ili ŝi bandaĝis al homoj la vundojn, nutris malsatulojn, lavadis infanojn, sed ankaŭ ordigadis, frotpurigadis plankojn. Ĉion tion ŝi faris kun granda amo, radiante per la ĝojo, per kiu ŝi infektadis aliajn.

Baldaŭ komencis kreiĝi novaj klostroj, ne nur en Hindujo, sed ankaŭ en diversaj landoj de la mondo. Patrino Tereza vojaĝis al multaĵ landoj. Ŝi vizitadis ankaŭ Pol-landon. Renkontiĝante kun la aŭtoritatoj de unuopaj landoj, ŝi postulis la estimon kaj prizorgon por homoj malriĉaj kaj forlasitaj. Ŝi zorgadis pri familioj, pri la vivo de ĉiu homo kaj pri paco en la mondo. Ŝi estis estimata kaj admirata por tio, kion ŝi faradis, sed ĉiam kun humileco ŝi parolis: „Mi nenion faras. Estas Dio, kiu faras ĉion”. Kvankam ŝi havis malfortan sanon, tamen neniam ŝi domaĝis siajn fortojn. Ŝi parolis, ke ŝi ripozos en Ĉielo, kaj siajn suferojn ŝi for-oferadis al Dio.

Ŝi mortis la 5-an de septembro 1997, havante 87 jarojn. Sankta Johano Paŭlo la Dua – kiu bone konis ŝin dumvive – beatproklamis ŝin apenaŭ ses jarojn post ŝia morto. Ĉi-jare la papo Francisko la Patrinon Terezan sankt-proklamis. La verko de Patrino Tereza daŭras kaj disvolv-iĝas en la tuta mondo.

 

Magdalena Buczek

Esperantigis: Stanisław Śmigielski

 

El la taggazeto Nasz Dziennik, septembro 2016

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony