Konfido de la familioj al Dipatrino, Protektantino de la familioj
Konfido de la familioj al Dipatrino, Protektantino de la familioj
Patrino Dia kaj Patrino nia,
Protektantino de la familioj!
Fiksinte la rigardon sur vian bildon, el la fundo de la koro ni fordonas nin al Vi kaj tute ni konfidas nin. Ni fordonas al Vi ĉion, kion ni posedas, tutan nian domon kaj havaĵon, sed antaŭ ĉio ni fordonas nin mem kaj ĉiujn mem-brojn de nia familio.
Vi estu Patrino kaj Protektantino de nia familio. Agnosku ĝin kiel vian ekskkluzivan propraĵon. Via Filo estu Reĝo kaj Sinjoro en nia hejmo. Konservu nin, Patrino, de malfeliĉoj kaj ĉiuj danĝeroj. Defendu nin de la malbono. Gardu de ĉio ĉi, kio povus ĝeni la unuecon kaj pacon en nia familio.
Donu al ni la sanon de animo kaj de korpo, kaj al niaj mortintoj elpetu eternan ripozon en domo de nia Patro en la ĉielo. Amen.