Kolorigu vian vivon!
Kolorigu vian vivon!
Rigardu foje en la stratoj de via urbo, eble eĉ en via propra strato, en via propra domo, en via propra vesto-ŝranko. Ĉu ĝi estas gaja aŭ bunta? Ĉu koloroj ĝojigas vian ĉirkaŭaĵon? Aŭ… ĉu sterile blankaj, brunaj, grizaj, nigraj ‘koloroj’ superregas kaj tristigas – eĉ deprimigas – vian ĉirkaŭaĵon? Estas science pruvita ke koloroj influas la hu-muron, do ankaŭ la feliĉo-senton. Kompreneble, vi ne po-vas farbi la stratojn de via urbo, sed pripensu foje kiamani-ere vi povas gajigi vian ĉirkaŭaĵon, simple uzante pli da koloroj. Multkolora revuo estas tiom pli alloga ol griza ĵur-nalo. Bunta klaŭno estas multe pli amuza ol nigrakostuma oficisto. Pensu pri tio, venontan fojon kiam vi aĉetas vest-aĵojn, murpaperon aŭ farbon. Ankaŭ floroj povas gajigi vian domon aŭ laborejon!
MsN