Kiomfoje | Ĉu renaskiĝos | Al Primaso Wyszyński | Inter animo kaj ĉielo
Kiomfoje | Ĉu renaskiĝos | Al Primaso Wyszyński | Inter animo kaj ĉielo
Bogusław Sobol
Kiomfoje
Vi ĉiam demandas
kiomfoje pardoni
ĉu eble sep?
Certe vi timas
por ne trapasi normon
kaj kion oni diros.
Kaj Li diras:
Eĉ sepdek sep
– kaj ĉiam pardonas.
Ĉu renaskiĝos
Sidas animeto
en la silento de altaro
sur la benko
kalkulas pekojn
rigardas konfesejon
Ĉu leviĝos?
Ĉu renaskiĝos?
Denove vivos?
Al Primaso Wyszyński
Vi kolektis vitroperlojn
preĝetojn
ligis en rozarion
kaj krucojn
en Patrujo
kunportis
al Patrino
Reĝino
al Ŝi konfidis
al ŝiaj manoj redonis
Nacion, Pollandon .
Ni memoras, dankas
preĝu por ni
ĉe la Trono
Plej Alta.
Inter animo kaj ĉielo
Turoj de preĝejoj
etendas brakojn
inter animo kaj ĉielo
plektitaj manoj
petegas
dankas
atendas
resaniĝon
gracojn de Dio
en la Sankta Spirito
pleniĝu la sanktejoj
de niaj korpoj.