KIA KONSILO
KIA KONSILO
Certe ĉi tiu bildo ne estas tia ĉie. Estas la familioj funkciantaj konsente kun Dio. Estas lernejoj, katolikaj laŭ programoĵ, kie la katekizado estas altnivela kaj kunlabore kun hejmoj kaj paroĥoj. Estas paroĥoj, kie danke al aktiv-eco de paroĥestro aŭ iu vikario estas granda nombro da gejunuloj kaj infanoj.
Tio estas la modeloj, kiujn oni devas imitadi. Oni devas vidi tiujn bonajn hejmojn, lernejojn kaj paroĥojn kaj strebadi al tio, por ke ĉi modeloj estiĝu vastskalaj. Tio estas granda tasko por amaskomunkiloj kaj kreantoj de kulturo. Tio, kio estas spektata en filmoj, en muzikaj programoj aŭ en kabaredoj, estiĝas moda, gvida. Ŝtato devus enmiksiĝi en ĉi tiun transmision, gardi ke la ĝustaj sintenoj estu pro-mociataj, kaj spektataj kiel belaj kaj valoraj. La subvencioj de ministerio pri kulturo, ekspozicioj montrataj en ĝiaj ejoj, aranĝoj organizataj laŭ ĝia iniciato – ĉio tio devus apogi la edukan normalecon.
En Latin-Ameriko ĉi tiu ligo de hejmo, lernejo kaj paroĥo en ĝeneralaj kadroj ankoraŭ daŭras. Papo Francisko alportas tiun sperton al Eklezio universala. Li kondutas kiel fervora paroĥestro, sed Lia paroĥo estas nun la tuta mondo. Ĉu Li kapablos restarigi en Okcidento tiujn valorojn, kiuj estas tiel facile perdataj?
Prof. Maciej GIERTYCH
El: OPOKA W KRAJU, 84(105), Kórnik, kwiecień 2014, paĝoj: 3-5; Adres: os. Białoboka 4, 62-035 Kórnik
Esperantigis: Stanisław Śmigielski