Numero 116 – printempo 2017

Kapdoloro post imperio

Rusio formortas. Iama imperio de malbono malpli-iĝas rapide.  Ne helpas la pornaska propagando nek la mal-avara financa subteno de la ŝtato.

 

Ekde la falo de USSR la nombro da loĝantoj de ĉi „plej granda lando de la mondo” malgrandiĝis je dekkelkaj milionoj. Ne nur naskiĝas tro malmulte da infanoj, sed ankoraŭ sin tenas la alta mortokvanto de plenkreskuloj, precipe viroj. Kiel asertas la aŭtoro de la libro „Ostatni Rosjanin” (Lasta rusiano) Olivero Bullough, la brita kores-pondanto, kiu en Rusio pasigis sep jarojn,  unu el la kialoj de ĉi situacio estas alkoholo, la nedisigebla elemento de la loka vivstilo, kaj iufoje la ĉefa maniero por la vivo. Sed ne nur. La totala alkoholismo estas kaŭzo, kaj samtempe re-zulto de la spirita malpleno pretigita de komunismo. Mal-facile estas tion finkompreni. „Neniu mortigas sin per drin-kado, tial ke li povas” – rimarkigas la korespondanto – kaj ja lia loka amiko demandita, kion li farus, se li iĝus la pre-zidento de Rusio, post pli longa pripenso respondas al li ege serioze: „Mi mortigus min!”.

La dua elemento de falo estas la detruo de eklezio, kaj kune kun ĝi de la kristana moraleco. La komunismo brutale enkondukita en la lando plejparte kamparana, ne-konanta la etoson de laboro, detruante kredon, la familiajn kaj sociajn ligojn, efektivigis neinversigeblajn damaĝojn.  Divorcoj estas hodiaŭ la plago, kaj abortigo… Por la statis-tika rusianino alfalas tri, kvar abortigoj dum la vivo. En la jaro 1965 estis faritaj 8,3 milionoj da abortigoj, en la jaro 1992 – „nur” 33,3, sed tamen la natura naskiĝokvanto estis negativa. Verdire  Stalin malpermesis la abortigon, sed je la ondo de degelo (1955) oni restarigis ĝian alireblon. La efikoj aperis rapide. Jam dum la regado de Ĥruŝĉov la demografio de USSR  haltis kaj komencis retiriĝi. Serĉante respondon al la demando: „kiel savi la forpereantan na-cion”, la aŭtoro vojaĝas tra Rusio laŭ la spuroj de patro Dimitrij Detko – vizitas ekleziojn, iamajn lagerojn, inter-parolas kun homoj kun peno reakirantaj memoron. Li es-ploras la sortojn de opoziciantoj, notas la miraklojn de kon-vertiĝo. Li serĉas esperon. Li trovas ĝin, sed ĝi restas tre malgranda.

Marcin Wolski

Oliver Bullough: Ostatni Rosjanin. Jak ocalić ginący naród

Esperantigis: Stanisław Śmigielski

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony