Numero 107 – printempo 2015

INVITO AL BIBLIAJ TAGOJ KUN ADORU

Estimataj, mi ĝojas, povante inviti vin al novaj Bibliaj Tagoj 2015 kun la libro ADORU.

La urbo: en centro de la bela silezia urbo Wrocław (iame Breslau), Pollando.

Alvojaĝo: Estos sufiĉe facila per diversaj veturiloj kaj el diversaj direktoj. Ekzemple el Berlino ekzistas rektaj kaj komfortaj trajno-busoj; sed ankaŭ per aliaj eŭropaj trajn- kaj buslinioj, la urbo estas sufiĉe facile atingebla. Eĉ per aviadilo ekzistas sufiĉe malmultekostaj konektoj.

La tempo: La Bibliaj Tagoj 2015 okazos ĉi-jare en la dua semajno post Pasko, kiel kutime de merkredo vespere ĝis dimanĉo tagmeze. La dato estas: de la 15-a ĝis la 19-a de aprilo 2015.

La domo – mastrumata de humurhavaj fratulinoj apartenantaj al Kongregacio de Lernejaj Fratulinoj de Notre Dame, estas belega, freŝreno-vita kaj eĉ historihava. Ĝi situas proksime de la katedralo. Loĝigo estas tie en dulitaj ĉambroj. Se vi serĉas interretan sinprezentadon, vizitu retpaĝojn: www.ndwroclaw.com

Celgrupo: Kaj la kvalito de la domo, kaj la situo de la domo kaj la urbo faras tiujn Bibliajn Tagojn interesaj por kaj orientanoj kaj okciden-tanoj, por kaj maljunuloj aŭ nepaŝemaj homoj, kaj por junuloj. Invititaj estas kristanoj de ĉiuj konfesioj, sed ankaŭ homoj serĉantaj, kantemaj, ktp., kiuj havas iun malfermecon kaj intereson por la temo.

Prezoj: Ni decidis fiksi prezon de 130 € por okcidentlandanoj kaj 90 € por orientlandanoj, ĉion ĝi inkluzivas. – Tia prezo vekus en okcidentaj landoj fortan dubon pri la boneco de la ejo, sed – ni estas en Pollando, kaj gastemaj fratulinoj ne unue havas ekonomiajn ambiciojn, sed subtenadon de valoraj spiritaj okazaĵoj.

Temo: La temo de niaj matenaj prelegoj estos la t.n. Apokalipso (= revelacio, malkaŝo) de la apostolo Johano, do la lasta libro de la Biblio. Ĝi estas profeta libro bildoriĉa, kiu estas malfacile komprenebla. Sed ĝi en sia komenco deklaras “feliĉaj” (tiujn), “kiuj legos aŭ aŭskultos la vortojn de la profetaĵo kaj observas la skribaĵojn en ĝi, ĉar la tempo estas proksima.” (ĉapitro 1, versiklo 3). Ĝi estis skribita por la fruaj kristanoj, kiuj kredis la finon de la mondo jam proksima. Sed la libro ne unue volas esti scenario de la mondo-pereo, sed kuraĝigo de la kristanoj de ĉiuj tempoj, elteni fidelaj al ilia kredo kun granda espero – eĉ en kazoj de ĝenerala malamikeco al ili flanke de la mondo, kaj eĉ en kazo de aliaj teruraj okazaĵoj kaj katastrofoj. La ĉielaj vizioj, kiuj ĉiam denove interrompas la mondan ĥaoson, ne estas nura esperaĵo por malproksima transa mondo. Male, la saviĝo en Kristo, pri kiu parolas la antaŭaj libroj de la Nova Testamento, en certa senco jam niatempe estas aktuala, reala kaj spertebla, eĉ se muĝus ekstera ŝtormo – kondiĉe, ke oni venu kaj restu proksime al Jesuo Kristo, la superanto de la malbono kaj la morto. Tio estas esperiga mesaĝo, eĉ en la plej malfacilaj cirkonstancoj – ĉu personaj, ĉu politikaj, kaj mi pensas, ke ĝia pritraktado helpos al ni en nia ĉiutaga normala vivo.

Programo: Krom la prelegoj, ni havos ĉiutagajn diservojn, preĝojn kaj kantojn el Adoru, turisman promenadon tra la urbo kun iom da renkonto de la loka kristanismo, kaj sufiĉe da tempo por amika kunestado.

Ekumeneco: Kiel kutime, la Bibliaj Tagoj estas ekumena aranĝo. La Biblio, kaj ankaŭ la plej multaj kantoj kaj preĝoj el Adoru interligas kristanojn el ĉiuj konfesioj. Tamen en la praktikado de la Sankta Manĝo, kaj aliaj neunuanimaj punktoj, ni senteme respektu la specifaĵojn de la unuopaj konfesioj. Dio helpos nin kaj benos, ke ni en interfrata amo kaj amikeco celebru lian vorton per aŭskultado kaj kantado, kaj ke ni – en la ankoraŭ nesolvitaj teologiaj demandoj – tamen respektu la nunajn staton kaj regulojn de nia eklezio. Eĉ tiel eltenante la nekompletecon de la eklezia unueco, estos multaj okazoj admiri kaj konstati, kion kaj kiom la Sankta Spirito faradas en la aliuloj. Per tio ni certe faros etan kontribuon al la superado de antaŭjuĝoj, miskomprenoj kaj dividiĝoj. Tio estos vera progreso ne nur por ni persone, sed servo al la universala Eklezio, kaj al la Esperantlingva kristana komuneto.

Ĉiuj aliĝintoj ĝustatempe ricevos pli detalajn informojn, kiel en Vroclavo trovi lokon de la Bibliaj Tagoj. Do, mi refoje invitas ĉiujn interesitojn al kvar belaj tagoj en amika kaj spirita etoso en bela Silezio.

Via Stefan Lepping

Werl, 7.1.2015                                                           

stefanlepping@gmx.de

 

 

 

Kiu iras kun saĝuloj, tiu estos saĝa. (Sen 13:20)

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony