Intervjuo al Dio
Intervjuo al Dio
Mi sonĝis ke mi intervjuis Dion.
Kaj do vi volus intervjui min? – Dio demandis.
Se Vi havas tempon por tio – mi diris.
Dio ridetis. Mi havas la tutan eternecon.
Kiuj demandoj kirliĝas en via kapo?
Kio Vin plej mirigas en la homoj? – mi demandis.
Tio, ke ili enuas per infaneco kaj rapidas por iĝi plenaĝaj,
kaj poste ili sopiras por denove esti infanoj.
Tio, ke ili perdas sanon por akiri monon,
kaj poste ili perdas monon por reakiri sanon.
Tio, ke ili emociitaj per estonteco neglektas nuntempon
kaj ili vivas nek en nuntempo nek en estonteco.
Tio, ke ili vivas tiel kvazaŭ neniam ili devus morti
kaj poste ili mortas tiel kvazaŭ neniam ili vere vivus.
Dio metis sur min sian manon kaj dum momento
ni estis silentaj, poste mi demandis:
Kiujn kelkajn vivindikojn Vi volus doni al viaj infanoj,
kiel ilia Patro, por ke ili memoru pri tio?
Ili memoru, ke neniun ili povas devigi al tio, ke li amu la
aliajn, sed ili povas fari tion, ke ĉiu sentu sin amata.
Ili memoru, ke oni ne komparu sin kun aliaj.
Ili memoru, ke oni devas pardoni pere de praktikado de
pardono.
Ili memoru, ke sufiĉas apenaŭ kelkaj sekundoj
por vundi tiujn, kiuj amas nin,
kaj poste necesas multaj jaroj por cikatri tiujn vundojn.
Ili memoru, ke riĉa homo ne estas tiu kiu havas plej multe,
sed tiu kiu bezonas plej malmulte.
Ili memoru, ke apud ili estas homoj, kiuj amas ilin sincere,
sed simple ili ne scipovas esprimi kaj montri al ili siajn sentojn.
Ili memoru, ke du homoj povas rigardi la saman aferon,
kaj vidi ĝin tute alie.
Ili memoru, ke ne sufiĉas ke unu pardonu al alia,
sed ke ili devas pardoni al si reciproke.
Mi dankas por Via tempo – mi diris humile.
Ĉu estas ankoraŭ io, kion Vi volus, ke Viaj infanoj sciu?
Dio ridetis kaj diris:
Tio, ke Mi estas ĉi tie. Ĉiam. (el Interreto)