Numero 117 – somero 2017

Infanoj evangelizas

Iu pola familio de multaj jaroj loĝas en Francio. Ĝi translokiĝis tien ne serĉante plibonan laŭ materia flanko vivon, sed tiucele, por evangelizi. Tio estas unu el multaj familioj de Nov-katekumena Vojo, kiuj veturas al aliaj landoj, al lokoj, kie la katolika Eklezio estas tre malforta aŭ praktike ĝenerale ĝi ne ekzistas. En tiaj lokoj en la evange-lizan mision engaĝitaj estas ne nur gepatroj sed ankaŭ infanoj.

Filinoj de la menciita familio en Francio havis en lernejo la instruiston, kiu ĉe ĉiu okazo dum leciono atakis Eklezion kaj mokis kredon. Kaj samtempe eksplicite li turniĝadis al la knabinoj, pri kiuj li sciis, ke ili estas el la familio, kiu alveturis misiacele, por prediki la Evangelion. Pro tiu kaŭzo la knabinoj multfoje ploris. Sed antaŭ ĉio ili preĝis por sia instruisto. Tio daŭris kvar jarojn.

Sed jen okazis io eksterordinara. Unu el la filinoj, Sonjo, havis la skriban teston ĉe la turmentanta ŝin instru-isto. Kiam ŝi estis eliranta kiel lasta el la klasĉambro, li haltigis ŝin kaj demandis: „Sonjo, ĉu vi estas kredanta?”. Ŝi respondis: „Jes”. Falis la dua demando: „Ĉu vi preĝas kun la gepatroj?”. Post ekaŭdo de jesa respondo, li starigis laŭvican demandon: „Ĉu vi estos nun dum somerferioj en Pollando en iu preĝejo?”. „Jes” – respondis Sonjo. „Do iom preĝu por mi almenaŭ unufoje, kaj tio sufiĉos”– li petis.

Post iu tempo Sonjo aŭdacis iri al la instruisto, por iom paroli pri tio, kio okazis. Montriĝis, ke antaŭ kvar jaroj mortis lia patro. Sub influo de tiu sperto li ne nur forĵetis Dion, sed komencis kontraŭbatali la kredon. Tamen kiam mortantis lia patrino, vidante ŝian fidon metitan en Dio, li komencis denove serĉi la perditan kredon. La instruisto konstatis, ke volonte li ekkonus la familion de Sonjo.

Ŝiaj gepatroj do surskribis al li leteron kun la invito hejmen. La patro de la familio skribis poste en retpoŝta letero al geamikoj: „Tio estis nekredebla renkontiĝo. Ni interparolis kvar horojn. Li diris, ke (…) li timis rigardi en la okulojn de knabinoj, ĉar li havis la konscion pri ĉio ĉi, kion li faris al ili. Tial li volis peti ilin pri pardono. (…) Li parolis al ni ankaŭ, ke en la universitataj studoj instruistoj estas formataj por batalado kun la Eklezio. Ne kun muzul-manoj, ne kun judaismo, sed kun kristanaro, kaj precipe kun la katolika Eklezio”. Oni rememoras la filmon „Dio ne mortis”. Sed tio ne estas la filmo, sed nuntempaj Agoj de la Apostoloj, t.e. la vivanta Eklezio, kiu evangelizas, amante malamikojn.

  1. Dariusz Kowalczyk SJ

dekano de la Teologia Fakultato ĉe la Gregora Universitato en Romo

Esperantigis: Stanisław Śmigielski

 

El semajnrevuo Gość Niedzielny (19 marto 2017, paĝo 38)

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony