Numero 104 – junio 2014

Historio de Loreta Litanio

Ĉiujare dum la majaj devotecoj en la polaj preĝejoj kaj kapeletoj sonas la Loreta Litanio al Plejsankta Virgul-ino Maria.

Litanioj honore al la Plejsankta Patrino konataj estas jam de la mezepoko. Iliaj aŭtoroj imitadis la devenantan el fino de la 6a jarc. Litanion al Ĉiuj Sanktuloj.

La principo de kompozicio de marialaj litanioj estas simpla – oni kreadis ilin aldonante laŭvicajn titolojn-alvo-kojn rilatantajn al Dipatrino. Malgraŭ ke en la historio ek-estis multe da marialaj litanioj, tamen vaste konata kaj por-daŭre akceptita iĝis tiu, kiun oni preĝis en la itala mariala sanktejo en Loreto (de tie la nomo: Loreta Litanio), apro-bita oficiale de papo Siksto la 5a en 1587 j.

La Loreta Litanio konsistas el titoloj-alvokoj direkti-taj al la Plejsankta Patrino. Ĉiuj ili montras Marian ĉeestan-tan en la savhistorio. Tiuj titoloj devenas ĉefe el la Malno-va Testamento. Komence estis pli multe da alvokoj ol en la hodiaŭa versio de Loreta Litanio. Nun, post almeto de la alvoko „Reĝino de la familioj”, estas sume 51 titoloj, kaj en la pola versio, kune kun la titolo „Reĝino de Pollando”, ni havas 52 alvokojn.

En la Loreta Litanio ni povas distingi tri temfade-nojn. La unuan el ili, kiun komencas la alvoko „Sankta Maria”, oni povas nomi dogma. Ĉar ĝi koncentriĝas ĉirkaŭ la du fundamentaj marialaj veroj-dogmoj: patrineco kaj vir-geco. En ĉi tiu parto de litanio, Maria Patrino kaj Virgulino aperas antaŭ ĉio kiel elektita de la Kreinto por realigi sav-planojn.

La dua temfadeno de Loreta Litanio, kiun komencas la alvoko „Spegulo de justeco” kaj finas – „Helpo de la kristanoj”, montras la belon kaj perfektecon de la Patrino de Jesuo. Aperantaj ĉi tie alvokoj koncentras nian atenton unue je la virtoj de la Virgulino el Nazareto, por montri fine ankaŭ Ŝin, kiel la precipan helpon por la kristana po-polo.

La trian temfadenon de la litanio, komenciĝantan per la titolo „Reĝino de la anĝeloj”, oni povas nomi definitiva. Ni alvokas nun la Patrinon de Jesuo kiel glorplenan Reĝi-non de ĉiuj savitoj, kaj ankaŭ de tiuj, kiuj ankoraŭ luktas kun la surteraj malfortoj.

Estante Reĝino de la Anĝeloj kaj de Ĉiuj Sanktuloj, Maria estas ankaŭ Reĝino de niaj familioj kaj Reĝino de la paco kaj de nia tera patrujo – Pollando.

Danke al la Loreta Litanio ne povas pli kaj pli bone kontempli Marian kaj lerni de Ŝi, kiel esti kristano.

MD

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony