HALTEJO JESUO
HALTEJO JESUO
Mondaj Tagoj de Junularo – Krakovo 2016
Dum dekkelkaj tagoj ni travivadis en Pollando la Mondajn Tagojn de Junularo, en kiujn engaĝiĝis milionoj da personoj. Pro tiu kaŭzo ĝi estis la evento senprecedenca. Oni komentis ĝin en ĉiuj amaskomunikiloj. Dum ĉi tagoj ni spertis la bonon, kiu manifestiĝadis en la rekta bonvolemo. Ĝi kunigadis korojn, niveladis maloportunaĵojn kaj penojn, venkadis varmegon kaj pluvon, penetradis en mensojn kaj iĝadis la ĉiĉerono, unuigadis gastojn kaj mastrojn.
Pri la senĉesa farado de tia bono petis dum ĉiuj ren-konoj la Papo Francisko. Jam komence de sia pilgrimo, en la parolado al polaj aŭtoritatoj en la kastelo sur Vavelo li substrekis, ke politiko estas tiucele, por subteni ĉiun vivon, estimi ĝin kaj zorgi pri ĝi. Ĉar ja – kio determinas la sencon de vivo, se tiu ne estas Jesuo? Kiam ni rigardas per Liaj okuloj, do tiam klare videblas, ke ĉiu persono, plej malriĉa aŭ plej malforta, en ĉiuj periodoj de sia vivo ne povas esti forĵetita.
La motivo de ĉi tagoj estiĝis ĝuste la montrado de la senco de vivo, kiun enportas Jesuo. Kaj Li ne venas en grandaj eventoj, sed en la ordinaraj por ĉiu homo cirkon-stancoj, kiel tion montris la Papo en la homilio eldirita sur Hela Monto okaze de la 1050-a datreveno de la Bapto de Pollando. Koncerne la epizodon priskribitan en la Evange-lio, kiu estis la nupto en Kana de Galileo, li substrekis, ke Jesuo kaj Lia Patrino, partoprenante en la evento de ordina-raj, simplaj homoj, helpis al ili superi neantaŭviditajn mal-facilaĵojn. Kaj ĉu la turniĝo de poloj al Jesuo ne efektiviĝis dum la nupto de Mieŝko kaj Dobrava? Ĉu Jesuo ne donis tiam al Nacio tian forton, kiu ebligis ne nur la travivadon de la tagoj de gloro kun Kristo, lasis transdaŭri grandajn afliktojn kaj elteni suferojn, sed ĝi ekfruktis per la radiado de mizerikordo?
Kortuŝa parto de la papa pilgrimo estiĝis la montro de la forto de sufero eltenata por Jesuo. En vendredo, la 29-an de julio, Krucvojo de Sinjoro Jesuo entenis la historion kaj la nuntempon. En ĉi tiu tago per laŭvicaj eventoj, en kiuj partoprenis la Papo, estis montrita, ke Kristo donas la sencon al sufero, ĉar nur Li scipovas venki ĝin. En ĉi tio firmigis nin Sankta Maksimiliano Kolbe, alvokita dum la vizito de Sankta Patro en la germana Auschwitz-koncen-trejo. Tion al ni videbligis la juna kristanino el Sirio, travi-vanta kune kun familio la multegon da militaj suferoj. Tion montris al ni la malsanaj infanoj oferantaj siajn suferojn por Jesuo. Ĉi tiuj eventoj ne trovis sufiĉan reliefigon en la amaskomunikiloj, kiuj propagandas la larĝan fluon prokla-mantan la civilizon de vivĝuado, kaj ne tiun de servado kaj oferemo. Laŭ la ideologioj starantaj ĉe la bazo de tiu kon-traŭkulturo Jesuo devus malaperi el la vivo de la homaro, kaj la esperon devus donadi konsumado de plezuroj sensaj kaj psikaj.
Pro tio la tagoj, en kiuj videbliĝis la unueco de la kredo de poloj kaj pilgrimantoj el la tuta mondo venantaj al la fonto de Dia Mizerikordo, montris, ke la centran lokon en la homa vivo devas havi Jesuo. Li estas la haltejo, ĉar Li estas la forto de ĉiu bona aktiveco, kiel rememorigis la Papo dum la Sankta Meso en la Kampuso de Mizerikordo…
D-ro Andrzej Mazan
Esperantigis: Stanisław Śmigielski
El Nasz Dziennik, 4.08.2016