Numero 100 – junio 2013

Frapo de la graco de Dio

Tio okazis en Nederlando en la jaro 1855. Iun tagon, dum kunveno de predikantoj de unu el sektoj, oni frapis la pordon kaj petis religian servon por homo, kiu falis sur la najbara strato kaj estis mortanta, transportita al la plej prok-sima domo.

Unu el la predikantoj decidiĝis iri al la mortanto kaj diri al li kelkajn konsolajn vortojn, nur tio eblis por li. Sed la mortanto troviĝis en la stato de terura malespero. Tiu ĉi malespero pliiĝis, kiam la alveninto malkaŝis la nomon de sekto, al kiu li apartenis.

– Bedaŭrinde – diras al li la mortanto – vi neniom povas helpi al mi, neniom, neniom!

– Bonvolu ekkredi, ke Dio pardonos al vi kaj viaj pekoj estos pardonitaj – konsolas la predikanto.

– Mi povis paroli tion al aliaj, ĉar ankaŭ mi mem estas predikanto de via konfesio, sed neniam mi kredis tion. Mi scias, ke ne sufiĉas kredi ke oni havas pekojn par-donitajn, por ke Dio efektive pardonu ilin.

La alveninto kun servo ripetis penojn, por konvinki la mortanton, sed tiu, ankoraŭ pli malesperanta, refutis:

– Mi estas via predikanto, sed mi estas ankaŭ kato-lika sacerdoto, kiu forlasis la veran vojon, por eniri la pli vastan vojon… Mi petas katolikan sacerdoton, ĉar nur tiu povas absolvi min. Vi povas nenion, maksimume vi povas iluzii min; kaj mia pento ne estas tiom pura kaj perfekta, por ke Dio forviŝu miajn deliktojn kaj mian apostatiĝon sen la sacerdota absolvo.

Kiam al nenio utilis la konsolaj vortoj, kaj malespero de la mortanto kreskadis, tamen vokado pri katolika sacer-doto kortuŝadis ĝisfunde, la koro de la alveninta predikanto malfermiĝis je la Dia graco.

– Mi ankaŭ – li konfesis – estas katolika sacerdoto kaj same kiel vi, mi forlasis sacerdotecon, por vivi la pli facilan vivon. Bonvolu konfesi la pekojn, kaj mi tuj donos absolvon.

– Kiel do, vi!… vi estas ankaŭ katolika sacerdoto?

– Jes, mia povra frato; kaj tio, kion mi sentas ĉe vi, vidante vian malesperon, tio estas frapo de la Dia graco, kiu venigas min por ĉiam al la katolika kredo. Bonvolu konfesi la pekojn!

Ili ambaŭ ploris ĉe tiu pekkonfeso, ĉar ĉu iliaj kulpoj ne estis la samaj?… Precipe por la mortanto tio estis mo-mento de neeldirebla ĝojo.

Kaj jen tiu pentoplena sacerdoto donis absolvon, va-lidan absolvon, al tiu alia pentanta sacerdoto kaj repacigis lin kun la katolika Eklezio. Preskaŭ unu horon poste, la mortanto ekstaris antaŭ Dio, finante kun la rideto de feliĉo sian vivon plenan de riproĉoj kaj sian agonion komencitan en malespero.

Reveninte al la kunveno, kie oni atendis lin malpaci-ence, la predikanto rakontis tion kio okazis. Komence oni ne volis kredi al li, precipe je tio, ke ankaŭ li konvertiĝis al katolikismo. Baldaŭ li forlasis ilin dirante: „Nur en la kato-lika Eklezio mi retrovos la veran animopacon, kiun mi per-dis forlasinte la Eklezion. Tiu renkontiĝo estis por mi frapo de la graco kiu klare montris al mi, ke eble plifacile estas vivi en via konfesio, sed nur la katolikismo donas pacon ĉe la morto”.

Baldaŭ poste li repaciĝis kun la katolika Eklezio kaj vivis de tiam la pentofaran vivon.

 

Dom Augustin Marie OSB

(„Kavaliro de la Senmakula” 3/1993;

Tradukis Stanisław Płachta OFM)

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony