Eŭropo rikoltas, kion ĝi semis
Eŭropo rikoltas, kion ĝi semis
En la atencoj en Parizo kaj Bruselo pagas senkulpaj civiluloj pro tio, kion potencaj eŭropaj rondoj semis dum la lastaj jaroj en Sirio kaj Irako.
Ankaŭ diversaj eŭropaj reprezentantoj ankoraŭ antaŭ nelonga tempo sekvis kiel ĉefan geopolitikan celon la falon de la regado de Asad, ili opiniis terorisman formacion al-Nusra kiel direkton de la „modera islamo” kaj kulpigis Rusion pro atakoj sur iliajn poziciojn. Krome multaj okci-dentaj registaroj ĝis nun ne pridubis privilegiajn rilatojn, kiujn ili konservas kun ŝtatoj kaj financaj potencoj, kiuj per siaj fontoj kaj ideologioj subtenas teroristajn retojn.
La eŭropaj regantoj – kaj entute la tuta Okcidento – jam kelkajn jardekojn orientiĝas al Saŭd-Arabio kaj la emi-ratoj de la Araba duoninsulo. Ili tiel donis al tiuj landoj eblon, por ke ili en Eŭropo, inklizive de Belgio, financu konstruon de moskeoj, kie estas heroldata „wahabismus”, la ideologia bazo de ĉiuj ĝihadismaj grupoj. Tio ĉio okazis pro absoluta superrego de ekonomia logiko kaj miliardaj kontraktoj kun posedantoj de nafto. Ankaŭ respondo je migrada krizo estas signo de malforteco kaj kaoso, en kiu troviĝas la eŭropa gvidantaro:
Eŭropo mem elektis iĝi ostaĝo de Turkio. Fuĝintoj akceptitaj de Eŭropo en la pasinta jaro ne superas du deko-nojn de ĝia entuta loĝantaro, dum en tiel malgranda lando kiel estas Libano la nombro de fuĝintoj egalas al duono de lokaj enloĝantoj. En Sirio estas jam dum kvin jaroj murda-taj miloj kaj islamanoj kaj kristanoj, virinoj, viroj eĉ infa-noj, pro kiuj neniu ploras.
Fonto: www.radiovaticana.cz