Numero 102 – decembro 2013

Esperantaj PreĝTagoj en Ĉenstoĥovo

En la tagoj 11a-13a de oktobro 2013 okazis en Ĉen-stoĥovo (Pollando) la 37. Esperantaj PreĝTagoj gvidataj de sac. Roman Gmyrek, landa animzorganto de esperantistoj. Partoprenis ĝin pli ol 30 personoj el diversaj urboj de Pol-lando. Ĉio okazis en la Rekolekta Domo de la Kongregacio de Mizerikordaj Fratinoj ĉe la strato de s-ta Barbara 43. Laŭ la programo vendrede je la 17a horo estis preĝata la rozario – misteroj doloraj en la kapelo de pilgrimdomo. Poste oni partoprenis la Helmontan Preĝalvokon en la sanktejo de Hela Monto.

Sabate la 12an de oktobro post la matenaj preĝoj en kapelo (loreta litanio) okazis bonveniga renkontiĝo en la aŭlo – kantado de IKUE-himno, diskutoj kaj diversaĵoj: informoj pri pola sekcio de IKUE kaj diversaj proponoj. Interalie oni decidis, ke la Esperantaj PreĝTagoj en Ĉensto-ĥovo okazadu ĉiam en la dua semajno de oktobro. Estis ankaŭ propono organizi „regionajn” preĝtagojn por ebligi aktivadon al tiuj kiuj pro diversaj kialoj ne povas veni al Ĉenstoĥovo.

Kelkajn horojn oni dediĉis al vizitado de la urba muzeo de fera minejo kaj de konstanta historia ekspozicio (en urbodomo). Post tagmanĝo okazis komuna promenado kun rozaria preĝo (misteroj ĝojaj) al kelkaj monumentoj. Je la 17a horo estis celebrita Sankta Meso en la pilgrimdoma kapelo. Kaj vespere ĉe la sanktejo estis la Helmonta Preĝ-viglado kun la papo Francisko pere de televido.

La plej grava evento dum la Esperantaj PreĝTagoj estis la Sankta Meso celebrata en la Kapelo de la Nigra Madono, dimanĉe matene je la 8.45 h. Kuncelebris ĝin sac. Roman Gmyrek, sac. Stanisław Płachta kaj sac. Stanisław Płatek. La homilion eldiris sac. Stanisław Płachta. Post la Meso oni faris kelkajn fotojn de la partoprenantoj, ĉar por la Meso alvenis ankoraŭ kelkaj novaj personoj.

Sekve en la aŭlo okazis adiaŭa renkontiĝo, dum kiu estis donitaj diversaj anoncoj. Interalie Stanisław Mandrak invitis partopreni en la GRUPE (Glivice’a Rendevuo de Uzantoj kaj praktikantoj de Esperanto) en la dua semajno de novembro. La Esperantaj PreĝTagoj finiĝis per la anĝel-usa preĝo kaj komuna tagmanĝo.

Informis Stanisław Płachta OFM

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w 2024: Elżbieta Gnejek Leokadia Nycz Elżbieta Grzejek Anna Renner Aleksandra Królikowska Elżbieta Sierańska Marek Fedorowicz Janusz Majewski Roman Gawlik Elżbieta Kowalczyk Tomasz Daniszewski Andrzej Cap Ryszard Góral     Wieczne odpoczywanie racz Im dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony