Numero 111 – vintro 2015

Elektadu!

Ep. Józef Zawitkowski

(Rozariaj enpensiĝoj 2015)

 

Deputitojn, delegitojn de niaj distriktoj, ni elektas tiucele, por ke ili decidu por ni saĝan, bonan leĝon. Kaj tiel esti devus. Parlamento, de la franca vorto parler – paroli, interparoli, estas loko de saĝa, bela interparolo, por per la saĝeco de multaj decidi bonan leĝon.

Ni havas tian lokon en la Agoj de la Apostoloj, kie kunvenis la unua parlamento de kristanoj, por solvi malfa-cilan aferon. Ĉu paganoj akceptantaj la kristanan kredon devas esti cirkumciditaj, kaj poste akcepti la bapton? Aliel pensis Petro kaj Paŭlo. Kunvenis do la Apostoloj en Jerusa-lemo. Tio estis la unua Koncilio de Jerusalemo en la jaro 50-a. La Apostoloj kaj presbiteroj kunvenis je sesio. Petro prezentis la problemon. Prenis la voĉon Jakobo kaj aliaj. Fine ili elektis Paŭlon, Barnabon kaj Silason kaj sendis ilin al Antioĥio kun la skribaĵo je tiu temo: „La Sankta Spirito kaj ni decidis nenian alian ŝarĝon meti sur vin, krom la jenaj necesaj aferoj… Saluton!” (Ago 15:6-21).

Kiel tio estas bele, parlamente! Oni lernu, sinjoroj, por saĝe batali, kaj ne interbatiĝi je la kapoj, je buŝeto kaj pli malalte. Honto!

Malbona leĝo estas pli malbona ol la plej severa tir-ano, ĉar ĉiam mortigas. (sac. P. Skarga)

Ni preĝu por la pola junularo, por ke ĝi estu ĝojo de la Patrujo, espero de la Eklezio, por ke el ĝi elkresku sank-taj, doktaj homoj.

(ND, 9 okt 2015)

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony