Numero 104 – junio 2014

DUOBLA ORO PIECO KAJ PATRIOTISMO

Jam finiĝis la vintra Olimpiado, kiun multaj rigardis kun emocio kaj esperoj. La teamo de Pollando estis ne-granda (34 personoj) sed konsistis el plenambiciaj, bone preparitaj sportistoj. Inter ili troviĝis la konata kaj ĝenerale ŝatata skisaltisto Kamil Stoch, kiu jam antaŭ la Olimpiado esperigis ĉiujn pro siaj imponaj skisaltadoj. Tiu juna viro loĝanta en Zakopane estas modesta, pia, patriotisma, ambi-cia, respondeca. En gravaj momentoj de sia vivo li scipo-vas publike danki al Dio pro ricevitaj gracoj. Li ne kaŝas sian fortan Di-kredon. La kredo gvidas lin, fortigas, liveras eltenemon. Li estas ankaŭ patrioto. Sur lia kasko videblis la emblemo de Polaj Aerfortoj (ruĝblanka ŝaktabulo). Por rajti porti la emblemon li speciale zorgis ĉe la Ministerio de Nacia Defendo. La sportisto asertis, ke tiu emblemo de la pola flugistaro signifos por li bonŝancojn. Jam nun ni scias, ke lia kredo kaj konvinko liveris glorplenajn rezultojn: du orajn medalojn.

Grandajn laŭrojn meritas nia rapida glitkuristo Zbig-niew Bródka, akirinto de la ora olimpia medalo kaj la te-amo de rapidaj glitkuristoj: Konrad Niedźwiedzki, Jan Szy-mański, Zbigniew Bródka, kiuj akiris la bronzan medalon.

Virinoj akiris arĝentajn medalojn en glitkuro teame: Katarzyna Bachleda-Curuś, Natalia Czerwińska, Katarzyna Woźniak, Luiza Złotkowska, vere bonege ili sukcesis.

Specialan atenton meritas ankaŭ nia oferplena kaj ambiciplena skikuristino Justyna Kowalczyk, kiu malgraŭ sia futrompo scipovis akiri ormedalon. Ŝia retiriĝo el la tri-dekkilometra skikurado mirigis neniun, estis tio kompren-ebla, ke ŝi atingis multegon kaj meritas plenaprobon, laŭ-don. Polaj olimpiaj partoprenintoj okupis ĝenerale la dek-unuan lokon, kio estas tute kontentiga por ni en niaj ne tre bonaj kondiĉoj por ekzercadi skikurojn.

Ni ĉiuj, supozeble ĉiuj Poloj kaj polaj esperantistoj tre kore dankas kaj gratulas al polaj olimpiad-herooj kaj samtempe gratulas al ni ĉiuj. La polaj herooj de Olimpiado pruvis, ke ili indas esti reprezentantoj de Pollando. Danke al Dio Pollando akiris belajn rezultojn en la vintra Olimpi-ado 2014.

Romuald Skaliński

Toruń, 24.02.2014

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony