Numero 114 – aŭtuno 2016

Dio elektis Pollandon

Unu el la plejmulte rekoneblaj vizaĝoj gastigantaj ofte en la usona televido EWTN (Eternal Word Television Network) – la katolika TV, estas pastro Michael E. Gaitley. Mi havis la okazon interparoli kun li dum kelkaj horoj en la Sanktejo de Dia Mizerikordo en Stockbridge en la ŝtato Massachusetts. Gaitley estas la plej legata nun anglalingva religia verkisto en la mondo. Lia libro „33 Days to Morning Glory”  (33 Tagoj ĝis la Matena Gloro) estis vendita en Usono en la eldonkvanto de 2,5 milionoj da ekzempleroj. Tio ĉi estas la unua libro el serio de spiritaj konsillibroj, kiel renovigi la religian vivon en katolikaj paroĥoj.  La verko atingis nekutime bonan grundon, ĉar multaj kredantoj sentas, ke la ĝisnunaj formoj de animzorgado estiĝas maladekvataj al la provokoj de la nuntempo.

Post la vendo de tiel granda nombro da libroj la aŭtoro ricevis grandan honorarion. La tutan ĉi tiun monon li destinis por la eldono de sia hispanlingva libro en la kvanto de unu miliono da ekzempleroj. Sekve la tutan eldonkvanton de la libro li disdonis senpage en Meksikio, por helpi la spiritan renovigon de tieaj paroĥoj.

Gaitley asertas, ke la ŝlosilo al renovigo de la kristaneco en la nuntempo estas la spiriteco de kvar grandaj personoj, inter kiuj troviĝas sankta Maksimiliano Kolbe kaj sankta Johano Paŭlo Dua. En aliaj siaj libroj la pastro indikas kiel inspiron por la profundigo de la spirita vivo sanktan Faŭstinan Kowalska. Li parolas pri tio ofte en multaj siaj eldiroj, same en la televido EWTN, kiel ankaŭ dum la renkontoj, al kiuj li estas invitata en la tuta Ameriko.

Gaitley estas hodiaŭ unu el la plej grandaj ambasadoroj de la poleco en la mondo. Dum kiam multaj niaj ŝtataj institu-cioj faras ĉion, por prezenti polojn en eksterlando kiel antise-mitojn, aksungulojn kaj disrabistojn de la juda havaĵo, unuvorte homojn aĉajn, formigitajn fare de la obskura katolikismo, li montradas, ke la pola kulturo kaj religio havas grandan intelek-tan kaj spiritan potencialon, se en ĝi elkreskis tiel grandaj gi-gantoj de spirito kiel Kolbe, Wojtyła kaj Kowalska.  Sufiĉas nur rememori la titolojn de du ĉapitroj el lia libro: „The Second Greatest Story Ever Told” – „Kial Dio elektis Pollandon” kaj „Kiel Pollando savis la mondon”. Tiu ĉi mesaĝo atingas mili-onojn da homoj en Usono kaj Meksikio kaj pere de la televido EWTN ĝi iras ankaŭ al la tuta mondo.

Grzegorz Górny 

El semajnrevuo wSIECI esperantigis

Stanisław Śmigielski

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony