Numero 113 – somero 2016

Dio aŭ nenio

Meze de marto 2016 gastis en Pollando la Prefekto de la Kongregacio pri la Dia Kulto kaj la Disciplino de la Sakramentoj kardinalo Roberto Sarah lige kun la promo-cio de sia libro – la interparoloj pri kredo „Dio aŭ nenio” eldonita de la Fratinoj Loretaninoj.

 

En la sidejo de Episkoparo de Pollando kun la parto-preno de kardinalo Roberto Sarah, de ĉefepiskopo Stani-slavo Gądecki, prezidanto de la Konferenco de Pola Epis-koparo, kaj de ĉefepiskopo Henriko Hoser, varsovia-praga ekleziestro, okazis renkontiĝo prezentanta la libron.

– La vera krizo okazanta en la nuntempa mondo ne estas efektive krizo ekonomia aŭ politika, sed „krizo de Dio” – konstatis kardinalo Roberto Sarah. Li atentigis pri la „nuntempaj dioj”, kiuj fariĝas scienco, teknologio, mono, regpovo. Tio estas la reveno al paganismo kaj idolkulto.

Kiel parolis kardinalo Sarah, multaj homoj decidis rezigni pri Dio, malfermante larĝe la pordon al abortigo, genetika manipulado, rekono de infano nur kiel aĵo kaj objekto. Pro tio, kiel konvinkas kard. Sarah, „la Eklezio devus malkovri en si la vokiĝon esti la ununura instanco, kiu kapablas savi la homan seksecon kaj la naturan institu-cion de geedzeco kaj familio”. Fakte temas ne nur pri la savo de kristana moraleco, sed „oni devas savi kaj protekti la naturan moralecon”. Tio estas la komuna tasko de la katolikaj episkopoj kaj laikoj, kiuj devus kunigi fortojn kaj rifuzi la partoprenon en neniigo de natura moraleco.– Kiam iuj katolikaj altranguloj aŭ intelektuloj komencis paroli kaj skribi: „Verda lumo por abortigo, por samseksemaj ligoj, por eŭtanazio – jes, Komunio por divorcintoj vivantaj en novaj ligoj”, aperis grandaj deviacioj – avertis kard. Sarah.

La malakcepto de la instruo de Jesuo kaj de Instru- Ofico de la Eklezio kontribuas al detruado de geedzeco kaj familio. En ĉi kuntekto la kardinalo substrekis la necesecon reveni al la encikliko „Humanae vitae” de Paŭlo la 6a, al la instruado de Johano Paŭlo la 2a kaj Benedikto la 16a, kaj ankaŭ de la Papo Francisko, „kiomfoje li spuras siajn antaŭulojn, kiomfoje li substrekas la konverĝecon de la Evangelio de Amo kun la Evangelio de ĝojo”. – Oni devos plifortigi la magisterian gravecon de la tuta instruado,  reliefigi ĝian koherecon kaj protekti ĉi tiun trezoron antaŭ la rabistoj de la mondo sen Dio – alvokis kardinalo Roberto Sarah.

 Małgorzata Jędrzejczyk

El: Nasz Dziennik, 16a de marto 2016, paĝo 1.

Esperantigis: Stanisław Śmigielski

 

La muslima legendo, rememorigita de la kardinalo Roberto Sarah dum la renkonto en la varsovia episkopejo:

„Abdalvanid Ibn Zeid volis ekscii, kiu estos lia naj-baro en paradizo. Estis al li dirite: Oh Abdalvanid Ibn Zeid, via najbarino estos Nigrulino Maimuna. – Kaj kie ŝi estas, tiu Maimuna? –  li demandis. Oni respondis al li: Inter la gento Banu, tie kaj tie, en Al-Kufa. Abdalvanid Ibn Zeid iris al Al-Kufa kaj informiĝis pri Maimuna. Li ekaŭdis, ke ŝi estas frenezulino, kiu paŝtas ŝafojn apud tombejo. Abdalvanid Ibn Zeid iris la tombejon kaj trovis Maimuna-n preĝantan. La ŝafoj de Maimuna sin paŝtis mem, kio estis des pli stranga kaj pli nekutima, ke ili estis miksitaj kun lupoj kaj lupoj ne formanĝadis ŝafojn, kaj ŝafoj ne timis lupojn. Kiam Maimuna finis preĝadon, Abdalvanid Ibn Zeid demandis ŝin: Kiel tio okazas, ke lupoj tiel bone vivas kun viaj ŝafoj? Kaj Maimuna respondis: Mi plibonigis miajn rilatojn kun Dio, kaj Dio plibonigis la rilatojn inter ŝafoj kaj lupoj”.

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony