„Ĉi tiu popolo honoras Min per siaj lipoj, Sed ilia koro estas malproksime de Mi”
„Ĉi tiu popolo honoras Min per siaj lipoj, Sed ilia koro estas malproksime de Mi”
(Mar 7:6)
Iufoje homoj vivas tiel, kvazaŭ la tutan tempon ili nur reklamus ion. Ne gravas, kion mi vere pensas, gravas por ke la produkto aŭ servo bone vendiĝu. Evidentiĝas, ke paroli oni povas multe, ĉar vorto hodiaŭ tiom ofte neniom signifas. Tamen se mi devas ion fari aŭ elekti por mi mem, tiam mi faras jam alian elektadon, tiel diferencan de tio, kion mi parolis ankoraŭ antaŭ momento. Kiel grava en la vivo de disĉiplo de Jesuo estas la harmonio de vortoj kun agoj. La harmonio de tio, kio en la koro, kun tio, kio sur la lango. Nur tiam mia vivo estos evangelizado en la plej pro-funda kompreno de tiu vorto.