Numero 107 – printempo 2015

Antaŭvorto

Karaj Legantoj!

 

Kvankam mi decidis ĉesi eldonadi FRATECON, pro miaj problemoj pri sano, tamen legante la Evangelion laŭ Johano mi trovis tre interesan, pensigan frazon: kolektu la postrestantajn fragmentojn, por ke nenio perdiĝu (6:12). Do instigite per tiuj vortoj, mi elektis, iom korektis kelkajn publikigindajn artikolojn kaj prezentas ilin en ĉi tiu laŭvica ‘Frateco’ numero 107, por ke nenio perdiĝu! Eble ili hel-pos al iu en la strebado al pli bona vivo. Ke en ĉio gloratu Dio. Mi kore dankas al ĉiuj, kiuj sendis al mi kristnaskajn kaj novjarajn bondezirojn. Dio rekompencu.

  1. Stanisław Płachta OFM

Gravaj anoncoj!

Bona informado estas fundamento de agado!

 

  • La 39. Esperantaj Preĝtagoj en Ĉenstoĥovo okazos en la tagoj 9a, 10a kaj 11a de oktobro 2015, kiel kutime en la REKO-LEKTA DOMO de la Kongregacio de Mizerikordaj Fratulinoj, ĉe la strato de s-ta Barbara 43, gvidataj de sac. Roman Gmyrek, landa animzorganto de esperantistoj.
  • Karaj,

Unuan fojon en sia historio BIBLIAJ TAGOJ okazos en Pol-lando. BT estas ekumena renkontiĝo por kristanoj de ĉiuj konfesioj, dum kiu oni studas Biblion, komune preĝas kaj kantas. La renkon-tiĝejo troviĝos en luksa pilgrimdomo, en la centro de plej bela vroclava kvartalo – Ostrów Tumski. Por ke multaj poloj povu uzi tiun eblecon kaj partopreni ĝin, organizantoj fiksis por ili tre favoran prezon nedependantan de kurzo de euro – 360 zlotojn. Pli precizajn informojn kaj aliĝilon vi  trovos en aldonaĵoj. Kun espero, ke vi akceptos inviton por alveni Vroclavon printempe salutas vin nome de organizantoj – Teresa Pomorska. 

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony