Numero 105 – septembro 2014

Antaŭvorto

Karaj Legantoj!

 

Kiam ni iras aŭ veturas sur vojo, tiam ni rimarkas diversajn trafiksignojn, kiuj enhavas gravajn informojn, ekzemple avertas pri danĝero, ordonas konservi konvenan rapidecon, halti ĉe signo “Stop” ktp.

Ankaŭ ĉi tiu Frateco numero 105 entenas multajn konsilojn, avertojn, informojn, instigojn adresitajn al estim-ataj legantoj de la bulteno. Ĉio servas por nia komuna bon-farto. Ĉiuj tekstoj estas pensigaj, sed aparte pripensindaj estas La vortoj de amo (adresitaj al ni de Johano Paŭlo la Dua) kaj la artikolo Lasitaj de edzo kaj forlasitaj de la Eklezio?  La latina esprimo verba volant, scripta menent – vortoj forflugas, skribaĵoj restas – ĉiam estas aktuala. Ĉiu povas trovi por si mem ion interesan kaj gravan kaj utilan por sia spirita vivo. Mi rememorigas ke la sekva decembra Frateco numero 106 estos la lasta.

 

Bona informado estas fundamento de agado!

La 38. Esperantaj PreĝTagoj en Ĉenstoĥovo okazos en la tagoj 10a, 11a kaj 12a de oktobro 2014, kiel kutime en la REKOLEKTA DOMO de la Kongregacio de Mizeri-kordaj Fratinoj, ĉe la strato de s-ta Barbara 43, gvidataj de sac. Roman Gmyrek, landa animzorganto de esperantistoj.

 

Bonan legadon kaj koran saluton de via redaktoro

 

  1. Stanisław Płachta ofm

                                      Biskupice 47

42-436 PILICA

Mia retpoŝto: stanislawp@ofm.krakow.pl

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony