Antaŭvorto
Antaŭvorto
Karaj Legantoj!
En la antaŭa numero de FRATECO oni povis tralegi tiajn frazojn: „Antaŭ ol ion vi skribos – ekpensu. Antaŭ ol vi finrezignos – provu.” Ĝuste mi provas realigi ĉi vortojn.
Mi sidas kaj pensas, kion mi skribu en ĉi tiu antaŭ-vorto. Fakte, dum unu monato okazis en mia vivo multe da surprizaj ŝanĝoj. Ekde julio mi loĝas en alia loko, nome en Wieliczka. Oni scias, ke „ĉiu translokiĝo estas ruiniĝo”. Nefacile estas „retrovi sin” en nova loĝloko.
La dua grava malfacilo konsistas en tio, ke mia komputilo paneis kaj mi ne povis utiligi materialojn el elektronika poŝto. Tamen, spite la malfacilojn kaj mal-helpojn, mi decidis daŭrigi eldonadon de ‘FRATECO’ (eldoni almenaŭ kelkajn numerojn), por helpi al Esperanto-parolantoj vivi kiel eble plejbone, plejbele, laŭ la kristanaj kaj zamenhofaj idealoj.
Sekve antaŭ ol finrezigni pri la eldonado de bulteno FRATECO, mi ankoraŭfoje provas daŭrigi. Sed la sukceso dependas de mia saneco… kaj de legantoj-kunlaborantoj.
En ĉi numero mi lokis kelke da prilingvaj artikoletoj pro manko de aliaj pretaj materialoj. Bonvenaj estas viaj leteroj kiel reago al ĉi tiu 118a numero de FRATECO.
Agrablan legadon kaj firman esperon deziras al ĉiuj legantoj kaj kore salutas via redaktoro
- Stanisław Płachta OFM
- Alojzego Kosiby 31
32-020 WIELICZKA
Elektronika poŝto: stanislawp9@o2.pl