Notice: Undefined variable: issue_id in /home/ofmprzem/www/wp-content/themes/OfmTheme/single-artykul_frateco.php on line 20
Antaŭvorto
Antaŭvorto
Karaj Legantoj!
Jen en viaj manoj estas laŭvica numero de la bulteno Frateco, traktanta pri diversaj temoj.
Inter la dek devoj de esperantisto troviĝas tiaj: „Bone sciu la lingvon, traktu ĝin kun respekto… Esperanton uzu parolante, studu legante kaj ne fuŝu skribante… Legu gaze-ton, por ke vi konu novajn faktojn; abonu por ke ĝi povu ekzisti. Kunlaboru por ke ĝi estu interesa”.
Ni, katolikaj esperantistoj, apartenas al unu paroĥo – esperantista paroĥo – en kiu de tempo al tempo ni renkont-iĝas por kune preĝi kaj dividi niajn zorgojn pri nia komun-umo. Tamen intertempe ni partoprenas en la vivo de niaj lokaj paroĥoj: – en Mesoj, nuptoj, entombigoj, jubileoj kaj aliaj ekleziaj okazintaĵoj.
Ŝajnas, ke bone estus rakonti pri niaj paroĥoj, kiuj je multaj aspektoj diferencas unu de la alia.
Bonvolu do priskribi vian paroĥon per dekkelkaj fra-zoj kaj sendi rete aŭ surpapere al la redaktoro de Frateco. Atentu, ke internacia lingvo vivos nur per uzado.
Ni memoru la pensigajn vortojn de papo Paŭlo la 6a: „La homo de nia tempo pli volonte aŭskultas atestantojn, ol instruistojn; kaj se li aŭskultas instruistojn, do tial, ke ili estas atestantoj”. Kaj alia memorinda diraĵo: „Bruo ne faras bonon, bono ne faras bruon!”
Bonan legadon al ĉiuj deziras via redaktoro
- Stanisław Płachta OFM
Notice: Undefined variable: issue_id in /home/ofmprzem/www/wp-content/themes/OfmTheme/single-artykul_frateco.php on line 26


