Tiun ĉi paĝon mi komencas per la vortoj de Johano Paŭlo la Dua, trovitaj en liaj personaj noticoj: „Ne pesimismo sed la espero. Ne subiĝi al senvolontiĝo. Vivi la sanktigan gra-con.” Kelkaj homoj argumentas ke ili ne uzas Esperanton ĉar la kvanto de esperanto-parolantoj estas tro eta por fari sufiĉan ŝanĝon en la mondo, kaj tamen tiuj samaj homoj agas protekteme pri la medio spite ke ili konscias ke la kvanto de medio-protektantoj estas tro eta por fari sufiĉan ŝanĝon en la mondo.
Ni memoru, ke „rido, dormo kaj espero kontribuas al dolĉigo de nia vivo”. La bulteno FRATECO helpu nin esti optimistoj kaj esperi. Kore deziras Stanisław Płachta OFM