Iu knabeto plejunue eksterordinare moviĝis tien kaj reen, ĝis fine lin tre ekinteresis la sankta Meso. Li stariĝis antaŭ la altaro inter benkoj kaj silente observadis aktivec-ojn de la pastro. Kaj tiel ĝis la konsekro regis trankvileco. Sed kiam la sacerdoto levis la kalikon, en la solena silento aŭdiĝis la arĝenteca voĉeto: „Cent jarojn, cent jarojn, cent jarojn vivu vi!”.