Kemio de spirito kaj pensoj
Kemio de spirito kaj pensoj
„Kial vi pensas malbonon en viaj koroj?” (Mat 9:4).
Kara junularo!
Signifo de homaj pensoj
„Rakontu al mi, pri kio vi ofte pensas, kaj mi diros al vi, kiu kaj kia vi estas!”. Pensoj. – Neniu ilin vidas. Vi ek-vidos ilin sur nenia ekrano. Mi dubas, ĉu iam ajn iu sukce-sos finkonstrui maŝinon por kreado de pensoj, aŭ por kon-trolado de fremdaj pensoj. Probable ne. Ili estas kreaĵo de spirito, estas kapablo, kiu diferencigas homon disde besto. Permesas al li transpaŝi ĉiujn limojn, iri en futuron kaj en pasintecon, kuniĝi kun Dio mem. Ili formas nian person-econ, decidas pri nia interna valoro, pri karaktero. Ĉar en penso naskiĝas idealo, idealo vekas dezirojn kaj tiuj trans-formiĝas en decidojn, kiuj donas impulson al ago. El agoj ekestas konstanta humoro alidirite karaktero. Pensoj estas fonto de grandaj agoj. Kaj inverse – de malgrandaj kaj mal-noblaj.
Iu diris, ke la mondon regas ne mitralo, raketo aŭ fuzaviadilo, sed ideo. Tiuj ideoj, aŭ pensoj, realiĝas en ho-moj, en agoj. Kaj homoj per potenco de sia spirito antaŭ-igas tutajn jarcentojn, generaciojn. Kaj la vizaĝon de la tero historion kreas ne viglaj aktivuloj, sed homoj pensantaj.
Iu alia sin esprimis, ke la sinteno de nia spirito sin gvidas per flukso de nia sorto. Ĉiu penso videbliĝas en nia korpo. Kio pli – pensoj influas nian sanon aŭ malsanon. Pri tio bone scias ĉiuj kuracistoj.
Estas sciate, ke ĉiun malagrablan senton akompanas konvena noca kemia transformiĝo en histoj de la korpo. Malbonaj pensoj venĝas per fizikaj perturboj kaj male – ĝojaj, serenaj pensoj pliigas la vivoforton, liberigas novajn fortojn, plifortigas sanon.
Pensado povas do ŝanĝi la vivon de homo, lian sanon, humoron, karakteron. Nur tiu homo estas vere granda, kiu regas sian spiriton, siajn pensojn, scipovas siajn sentosta-tojn igi dependaj de sia volo. Tiel estas en ĉiu spiritbranĉo: portempa kaj supernatura, en branĉo de scienco kiel ankaŭ en tiu de perfekteco – sankteco.
Sed ne estas tiel facile
Nefacile estas direkti pensojn, ŝanĝi ilin, ne elekti la plej facilan agmanieron, veki grandajn kaj sublimajn pen-sojn. Ne estas tiel facile. Ĉar plimulto da homoj uzas la ka-pon ne por pensi, sed por jesi. Ĉar multaj timas pensi. Ili ofte similas al tiu negra estro en Afriko, kiu perdis du filojn en batalo. Volante forgesi pri sia malfeliĉo, li prenis du sklavojn, kiuj devis akompani lin de tagiĝo ĝis nokto. Kaj kiam ilia sinjoro nur enpensiĝis, ili devis tamburi kaj levi sian krion.
Sed hodiaŭ oni ne bezonas pagatajn sklavojn. Hodi-aŭ la vivo plenumas tiun taskon. La mondo devigas homon al intensa laboro kaj nervoza vivo. De ĉiu flanko hasto, vet-kuro post tempo. Homo ne deziras trankvilon, ĉar silento devigas al pensado, kaj pensado – estas peno. Li preferas, ke aliu faru tion anstataŭ li. Li alĝustigas do radioricevilon, televidilon, kvankam li ne konscias, kion li aŭskultas. Tra tuta semajno li atendas dimanĉon, kaj kiam ĝi alvenos – li ne scias kion fari kun la tempo. La samo rilatas al ferioj.
Oni devas sin kuraci
UNO apud ĉambro por debatoj konstruis ĉambron de silento, de koncentriĝo kaj preĝo. La momentojn da silento konas ne nur ordenoj, sciencistoj, sed ankaŭ militistaro. En Okcidento iuj ĵurnaloj komencis specialan kampanjon por la silento. Ne mirige, ĉar ĝi estas ĉiam pli nepre necesa por normala homo, lia fizika kaj psika sano, al intelekta kaj re-ligia disvolviĝo. „Abomenaĵo por la Eternulo estas la in-tencoj de malnoblulo, sed agrablaj estas la paroloj de pur-uloj” (Sen 15:26). „Ĉar kie estas via trezoro, tie estos an-kaŭ via koro” (Mat 6:21).
Se vi demandos: Kion fari? Do mi respondos al vi: – Evitu unue pensojn malaltajn, malbonajn, egoismajn, sens-emajn kaj pekajn. Lernu direkti ilin al konvena celo, kiel bono, belo, amo k.s. En tio povas helpi vin la pensoj de ho-moj, verkistoj, poetoj, sanktuloj. Bona libro aŭ bona filmo trapensita, alportos al vi pli da profito ol dekoj da aliaj, averaĝaj. Profitu el interparoloj, trapensu diversajn frazojn, problemojn. Kaj antaŭ ĉio lernu mediti. Tio estas la plej efika lernejo de pensado. Tio estas koncentro de imago, penso kaj koro sur unu objekto. Estas diversaj metodoj de meditado.
Helpi vin povas la plej simpla: trovu ian temon, pen-son aŭ frazon el Evangelio, aŭ ian kredoveron, stimulu imagon, ŝaltu vian menson, veku samtempe diversajn sen-tojn, apliku al via vivo, konkludu, faru konvenan aplikadon. – Alia metodo, estas laŭta esprimo kun konvinko de siaj pensoj, decidoj, antaŭ enlitiĝo kaj matene post ellitiĝo. Tiu-maniere oni stimulas la menson al subkonscia laboro en dormo, al maturiĝo de pensoj kaj decidoj.
La germana filozofo F. Brentano tiel skribas: „Kiu ne meditas, ŝajnas apenaŭ vivi. Mi preferus disĵeti tutan mian instruitecon al la kvar ventoj, mi preferus eĉ morti, ol finrezigni pri meditado”.
Ĉu meditado estas ebla en la nuna tempo? En la ho-diaŭa mondo? Estas ebla. Ĉar „ĉiam trovos dezerton tiuj, kiuj indas je ĝi. Kontemplo estas nenio alia, kiel nur kon-centro de pensoj sur altaĵoj” – diras la franca psikologo A. M. Goichon. Kaj sankta Francisko de Salezo asertas, ke sen meditado kaj sen konscienc-ekzameno la laboro pri interna vivo estas preskaŭ neebla.
Ĉu nur laboro pri la interna vivo? Kaj eble ĉiu laboro postulas tion? Kia vivo? Vivo inda je homo kiel racia estulo.
Kaj do haltu atendante aŭtobuson, trajnon… por ren-kontiĝi kun si, kun siaj pensoj, por renkontiĝi kun Dio. Amen.
P.D-ro Simono Leono Grodzki, franciskano
(Juneco ne povas forpasi, p.37, tr. SP)