Ridetu
Ridetu
El diversaj tirkestoj
Kandidato por ministo demandas:
– Kaj kiom mi perlaboros?
– En la komenco mil zlotojn, kaj poste pli.
– Bone, do mi venos poste.
*
– Ne koleru pro mia malfruiĝo – sin ekskuzas Petro – sed mi havis gravan kaŭzon. Mi iĝis patro!
– Filo aŭ filino? – demandas ĉefministo.
– Tion mi ankoraŭ ne scias, sed mi scios precize post naŭ monatoj… *
– Sekvanta, mi petas!
– Mi malbone fartas… Mi estas malforta – ĝemas ministo, enirante en la kabineton de entreprena kuracisto. La kuracisto esploris lin kaj diras:
– Nenio estas al vi. Vi iru al laboro kaj ne turnu al mi la kapon! La ministo eliris el la kabineto, kaj en atendejo, antaŭ la okuloj de multaj pacientoj, terenfalis kaj mortis.
– Sinjoro doktoro, rapide, rapide – krias homoj. La kuracisto eliris, ekrigardis al kadavro, poste al pacientoj, kaj kapbalancante, diris:
– Vidu, li preferis morti ol iri al laboro!
*
Kiu estas turisto?
– Li estas homo, kiu veturas centojn da kilometroj tiucele, por fari al si foton apud la propra aŭtomobilo.