Preĝo de urso
Preĝo de urso
Jen, mi posedas mian nomon enskribitan, eĉ, inter steloj,
sed mi povus finiĝi kiel tapiŝeto apud-lita!
Ho Sinjoro, ĉu eblas miri, ke mi estas ĉiam senhumora?
Ĝeniganto, hirt-vila mallertulo… Estas nur ŝajno!
Mi estas pli lerta ol iu supozas
kaj mi bonege scipovas grimpi arbojn.
Kiam mi trovas miel-ĉelaron
mia viand-dezira animo ne rifuzas ĝin engluti.
Ho, kia dolĉeco!
Estas homoj, kiuj volas civilizi min kaj ordonas,
ke mi dancu akompanata de muziko.
Aliaj enkaĝigas min, sed ja mi rajtas esti libera
kiel ĉiu valora kreitaĵo.
Ho Sinjoro, kompatu mian ursan koron
kaj gardu, ke mi ne renkontu ĉasistojn.
Amen.
Esperantigis Romuald Skaliński