POLECO KAJ KATOLIKISMO
POLECO KAJ KATOLIKISMO
Prof. Mieczysław RYBA
Dum la papado de Johano Paŭlo la 2a, kaj precipe tuj post la morto de la Papo, kiam la religiaj agordoj en Pol-lando fortege plenigadis mensojn kaj sentojn de homoj, al politikistoj ne venadis en la kapon, por forŝiri ŝtaton disde Eklezio. Kompreneble ne temis pri la kreado de iu formo de teokratio, kion riproĉas al episkopoj ideologie perditaj maldekstruloj. Temis pri la natura kunagado de tiuj du ins-titucioj, kiuj devus servi al homoj: en la spirita kaj surtera ordo. La religia milito neniam servas al civitanoj, ĝi detru-as la naturan socian ordon. La forto de influado de la auto-ritato de Johano Paŭlo la Dua estis tiel granda, ke eĉ la de-klaranta sian nekredon prezidento Aleksandro Kwaśniew-ski posedis sian kapelanon kaj dum la pilgrimado de la Sankta Patro al Patrujo faris ĉion, por ekveturi kune kun Li en la panorama papa automobilo. Hodiaŭ fortiĝadas atakoj kontraŭ Eklezio, kaj ĉiaj moralaj admonoj de episkopoj kaŭzas grandan indignon de maldekstruloj kaj amaskomu-nikiloj, ŝajne tial, ke la Eklezio ne devus entrudiĝi en poli-tikon.
Lastatempe la atako koncernis pastron ĉefepiskopon Vaclavo DEPO, kiu esprimis la plej fundamentan veron, se ni konsideras la manieron trakti rilatojn de la ŝtato kaj de la Eklezio. Li konstatis, „ke ne minacas al ni la konfesia ŝtato, sed la mensogo ŝajniganta veron kaj la peko ŝajniganta bo-non”. Tute ne estas dubo, ke ĉi vortoj koncernis la renver-sajn de la morala flanko leĝojn. La Ĉefepiskopo rilatiĝis ankaŭ al la sekularigaj trendoj kaj al la provoj fermi buŝon de la paŝtistoj de la Eklezio. Li aŭdigis: „Kia ajn provo apartigi la Eklezion disde la ŝtato estas malĝusta kaj ne-natura”.
La Paŝtisto de la ĉenstoĥova Eklezio eldiris ĉi vor-tojn en la simbola tago por ĉiu polo. La 15-a de aŭgusto, la festo de Ĉielenpreno de Plejsankta Virgulino Maria, estas ankaŭ la datreveno de granda venko de la pola armilaro en la batalo kun bolŝevikoj. Dum la dramaj aŭgustaj tagoj de la jaro 1920 la okuloj de ĉiuj homoj estis turnitaj ne nur al pola soldataro, sed antaŭ ĉio al Hela Monto kaj al la kato-lika Eklezio, kiu adresis preĝojn por la miraklo forsavi la Patrujon kontraŭ la bolŝevisma invado.Granda mobilizo de la Nacio kaj imunigo de homoj je la komunisma agitado tio estas grandega merito de la pola Eklezio. Dum ĉi dramaj tagoj la laŭvican fojon oni povis sperti, ke ne estas ebla dis-igi polecon de katolikismo, ĉar tio devus alkonduki al tut-nacia katastrofo. Ĉi tiun veron dum la intermilita periodo komprenis ne nur kristanaj politikistoj, sed eĉ la homoj devenantaj el la maldekstrulaj rondoj. Nekutime trafe sonis tiam la vortoj de Romano DMOWSKI, kiu skribis: „La strebado disigi ĉe ni katolikismon disde poleco, la forŝiro de la nacio disde religio kaj disde la Eklezio, estas detru-ado de la esenco mem de la nacio”.
Oni klare vidas, ke nuntempaj hejmaj revoluciuloj, fascinitaj per la novmarksisma kultura renverso en landoj de Okcidento, vidas en la Eklezio la obstaklon, kiun ili vo-lus forigi. Tia ŝajnas esti la ĉefa kaŭzo de la atako kontraŭ pastro ĉefepiskopo Vaclavo DEPO, kiu dum la datreveno de la Miraklo ĉe Vistulo ankoraŭfoje montris, kion ni dank-ŝuldas al la Eklezio kaj kiel gravas la ĝusta, amika ordigo de la rilatoj ŝtato – Eklezio.
E-igis: Stanisław Śmigielski
EL:Nasz Dziennik, 22-23a de aŭgusto 2015, paĝo 31