PREĜO AL JESU-INFANO DE PRAGO
PREĜO AL JESU-INFANO DE PRAGO
Sinjoro Jesuo, ni havas Vin antaŭ la okuloj kiel infa-non kaj ni kredas, ke Vi estas Filo de Dio, kiu fariĝis homo pere de la Sankta Spirito en sino de la Virgulino Maria.
Simile kiel en Betlehemo ankaŭ ni, kune kun Maria kaj Jozefo, anĝeloj kaj paŝtistoj, adorkliniĝas antaŭ Vi kaj konfesas, ke Vi estas nia ununura Savanto.
Vi fariĝis malriĉa, por ke ni riĉiĝu el via malriĉeco: donu, ke ni neniam forgesu malriĉulojn kaj tiujn, kiuj sufe-ras.
Protektu niajn familiojn, benu ĉiujn infanojn de la tuta mondo kaj donu, ke nin ĉiam regu la amo, kiun Vi al-portis, por ke ĝi igu la vivon pli feliĉa.
Donacu al ĉiuj homoj, Jesuo, ke ili komprenu la me-saĝon de la Dia naskiĝo, ke ili komprenu, ke Vi venis do-naci al la tuta homa familio lumon, ĝojon kaj pacon.
Ĉar Vi estas Dio kaj Vi vivas kaj regas kun Dio la Patro en unueco kun la Sankta Spirito en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Papo Benedikto la 16-a