Antaŭvorto
Antaŭvorto
Karaj Legantoj!
En la Frateco numero 103 mi petis gelegantojn sendi al mi kurtajn interesajn artikolojn, „por ke FRATECO po-vu ĝisdaŭri la jarfinon”. Al ĉi tiu alvoko reagis du personoj, kies artikoloj estas lokitaj en la nuna numero 104. Mi dan-kas pro ilia kunlaboro.
Mia esprimo „por ke FRATECO povu ĝisdaŭri la jarfinon” memkompreneble koncernas nur la bultenon FRATECO kaj ne fratecon ĝenerale. Ja Esperanto estas ne nur la lingvo internacia, sed ankaŭ la ideo de frateco kaj amikeco inter homoj, sendepende de iliaj: raso, nacieco, religio aŭ politikaj konvinkoj. Mia trimonata bulteno espe-rantlingva celis/celas la spiritan formadon de esperanto-parolantoj.
Pro miaj sanproblemoj mi decidis ĉesi la eldonadon de FRATECO fine de la kuranta jaro. Sekve la decembra Frateco numero 106 estos la lasta.
Kiel kutime, en la nuna kajero vi trovos diversajn materialojn, kiuj povas esti por vi interesaj. Precipe multe pensigaj estas la frazoj en intervjuo al Dio. Valoras ilin bone prikonsideri.
Bonan legadon kaj koran saluton de via redaktoro
- Stanisław Płachta ofm
Biskupice 47,
42-436 PILICA
Mia retpoŝto: stanislawp@ofm.krakow.pl