Vortoj pri feliĉo
Vortoj pri feliĉo
“Ami, ne signifas rigardi al si en la okulojn,
sed prefere rigardi kune en unu direkton”,
parolis Eta Princo.
Etendu la manon al persono trista,
vi ricevos la plej belan rideton.
Helpu al infano en malfacilaĵoj,
vi ekvidos ĝian radiantan rigardon.
Donu donacon al tiu kiu nenion havas,
vi plenigos tiel vian koron per granda varmo.
Aŭskultu tiun, kiu havas la bezonon paroli,
li elaŭskultos vin, kiam vi bezonos amikojn.
Diru „bonan tagon” al pliaĝa virino,
sidanta solece sur benko,
vi kuntiros tiel al vi milojn da ridetoj.
Donu, kaj vi ricevos, aŭskultu, kaj oni vin aŭskultos,
gardu sekreton, kaj vi ĝuos konfidon.
Parolu, mi dankas, kaj vi ricevos dankon,
helpu, kaj aliuloj vin helpos,
amu, kaj oni vin amos.
Nataŝa (12-jaraĝa)
„Nia krizo kaj niaj revoj”
*
Bono estas mallaŭta, malbono – kriema.
Tio, ke ĝi ne videblas, ne signifas ke ĝi ne estas.
(Aŭtoro nekonata)
*
„Esperanto meritas, ke ni ne nur lernu,
sed ankaŭ ellernu ĝin!”