Vortareto
Vortareto
Elektitaj terminoj ligitaj kun vivo konsekrita
abatino (lat. abbatissa) superulino en monaĥina klostro, plejofte dumviva
abato (lat. abbas) superulo de aŭtonoma monaĥa klos-tro – abatejo
agregacio (lat. aggregatio) aligo de memstara ordena komunumo al ekzistanta jam ordeno, konsistas en akcepto de ĝia spiriteco, bazaj reguluj, iufoje eksteraj signoj
akceptejo (lat. parlatorium) speciala ejo en klostroj, destinita por interparoloj kun gastoj, en klaŭzuraj klostroj dividita per krado (= parolejo)
alumnado (lat. alumnatus) tempo de studado kaj form-ado antaŭ akcepto de la sacerdota ordino, iufoje nomata tempo lerneja aŭ studenta
anakoretoj (lat. anachoretae) personoj strebantaj al saviĝo pere de ermita – asketa vivo en izoliteco, sin dedi-ĉantaj al askezo, preĝo kaj laboro
askezo (lat. ascesis) fortostreĉo fizika aŭ spirita, entre-prenata por atingi moralan perfektecon, proksimiĝi al Dio kaj atingi la savon, i.a. per superregado de deziregoj, lim-igo de vivbezonoj, seniĝo je plezuroj, rezigno pri havaĵoj materiaj aŭ spiritaj
aspiranto (lat. aspirans) kandidato al instituto de vivo konsekrita aŭ asocio de vivo apostola antaŭ akceptiĝo al postulado
celibato (lat. caelibatus) en la Eklezio stato de libervola fraŭleco, konsistanta en la fianĉa karaktero de amo al Dio, t.e. en la vivo laŭ evangelia konsilo de ĉasteco; en la kazo de konsekritoj konfirmata per voto faciliganta la imitadon de Kristo
cenobitoj (lat. coenobitae) religiuloj vivantaj la komu-nan vivon en monaĥejoj, laŭ difinita regulo kaj sub gvido de superulo
dekreto aproba (lat. decretum approbationis) doku-mento eldonata de la vatikana Kongregacio por la Institutoj de vivo konsekrita kaj la Asocioj de vivo apostola, defini-tive aprobanta koncernan komunumon
dekreto laŭda (lat. decretum laudativum) dokumento eldonata de la Apostola Seĝo, provizore aprobanta insti-tuton de vivo konsekrita
ekonomo (lat. oeconomus) membro de instituto aŭ aso-cio, administranta la posedaĵojn de tuta komunumo aŭ de ĝia parto
enŝloso (lat. reclusio) formo de ermita vivo, kiu konsis-tas en vivado soleca en kompleta izoliteco en fermitaj ejoj, ekz. ĉeloj, kavernoj aŭ tomboj, kun limigita ĝis minimuma kontakto kun la ekstera mondo
ermitoj (lat. eremitae) monaĥoj vivantaj la asketan vi-von en soleco, unuope aŭ kolektive, plejofte loĝantaj en klostroj nomataj ermitejoj
froko (lat. habitus) ordenvesto, plejofte konsistanta el tuniko, skapularo kaj kapuĉo aŭ velumo
generalo (lat. generalis) plejsupra superulo en instituto kun hierarkia strukturo
gardanto (lat. guardianus) superulo de monaĥejo, ekz. ĉe franciskanoj
ĥoro (lat. chorus) liturgia kunveno de monaĥoj aŭ monaĥinoj, ankaŭ loko destinita por komuna preĝado (= ĥorejo)
juniorado (lat. iunioratus) tempo de formado en insti-tuto de vivo konsekrita depost prononco de portempaj votoj ĝis prononco de porĉiamaj votoj
kapitulo (lat. capitulum) kunveno de elektitaj reprezen-tantoj de koncerna instituto de vivo konsekrita aŭ asocio de vivo apostola, kiuj priparolas la aferojn de tuta komunumo aŭ ties provinco kaj alprenas decidojn konforme al la kon-stitucioj aŭ aliaj internaj leĝoj
karismo (lat. charisma) donaco de la Sankta Spirito, donata cele al konstruado de la Dia Regno kaj savo de la homo, en la kazo de institutoj de vivo konsekrita kaj asocioj de vivo apostola donata plejofte al la fondinto de tuta komunumo
klaŭzuro (lat. clausura) preskriboj pri loko rezervita ekskluzive por religiuloj; ankaŭ parto de monaĥejo, alirebla ekskluzive por membroj de koncerna instituto de vivo kon-sekrita, por fremduloj – nur se permesos monaĥejestro
klaŭzuro papa (lat. clausura papalis) klaŭzuro kun normoj determinitaj de la Apostola Seĝo
kongregacio (lat. congregatio) ordena komunumo; an-kaŭ ligo de kelkaj klostroj kun komuna regulo, devoj kaj kutimoj; krome ofico de la Apostola Seĝo
konstitucioj (lat. constitutiones) la plej grava jura akto de koncerna instituto, enhavanta preskribojn kompletigan-taj regulon, plejofte detalaj normoj regulantaj la vivon kaj organizon de koncerna komunumo
kukulo (lat. cuculla) larĝa mantelo kun faldaj manikoj, uzata en iuj ordenoj dum preĝado en ĥorejo
kvara voto (lat. quartum votum) aldona voto, apud la tri bazaj: de ĉasteco, malriĉeco kaj obeo, prononcata publike far membroj de iuj institutoj de vivo konsekrita, plejofte rilatanta la realigon de karismo de koncerna instituto, ekz. servadon al malsanuloj eĉ endanĝerigante sian vivon (ka-milanoj)
liberigo (lat. exemptio) elpreno instituton de vivo kon-sekrita elsub la povo de dioceza episkopo kaj subigo ĝin al supera povo, ekz. al la Apostola Seĝo
Liturgio de la Horoj (lat. Liturgia Horarum) oficiala preĝo liturgia de la Eklezio, preĝata en difinitaj horoj de la tago
monaĥo, monaĥino (lat. monachus, monacha) religi-ulo, religiulino en la kontempla instituto
novicado (lat. novitiatus) provperiodo, por kontroli la taŭgecon de kandidato al vivo en la koncerna komunumo de vivo konsekrita, kaj prepari al portempaj votoj; ankaŭ parto de monaĥejo, rezervita por novicoj (= novicejo)
pia unio pia ligo
postulado (lat. postulatus) tempo antaŭ novicado, serv-anta por rekoni sian vokiĝon far aspiranto aŭ aspirantino
prioro, priorino (lat. prior, priora) titolo de ordenaj superuloj en aŭtonomaj monaĥejoj sen titolo abatejo (an-kaŭ difino de regantoj kiuj anstataŭas abaton aŭ abatinon)
provincialo (lat. provincialis) alta superulo de la insti-tuto de vivo konsekrita aŭ la asocio de vivo apostola, admi-nistranta provincon, kutime elektata, nomata ankaŭ inspek-toro (salezanoj) aŭ vizitanto (lernejaj fratoj)
provinco (lat. provincia) domoj de koncerna instituto administrataj de unu superulo (provincialo)
refektorio (lat. refectorium) komuna manĝejo en mo-naĥejo
regulo (lat. regula) aro da fundamentaj vivprincipoj en koncerna instituto, devenanta plejofte de la fondinto aŭ akceptita de li kiel jura bazo
skapularo (lat. scapulare) elemento de froko de iuj ins-titutoj de vivo konsekrita, konsistas el du ortangulaj ŝtof-pecoj, kunkudritaj, kun aperturo por la kapo, atingantaj ĝis la piedoj aŭ genuoj
ŝnurzono (lat. cingulum) zono el materialo por zoni la frokon
tria ordeno (lat. ordo tertius) asocio de sekularaj fidel-uloj, kiuj post farita novicado promesis strebi al evangelia perfekteco en la mondo sub gvido de la unua ordeno kaj konforme al ĝia spiriteco
vestado (lat. vestitio) solena surmeto de ordena froko, komencanta la tempon de novicado
vikario, vicestrino (lat. vicarius, vicaria) en iuj institu-toj anstataŭantoj de superuloj, ekz. ĝenerala vikario ansta-taŭas generalon
votinto, votintino (lat. professus, professa) religiulo, religiulino kiu prononcis la porĉiamajn votojn