Numero 123 – vintro 2018

Vojo al la vivpleneco

Meditado por la monda religiula tago.

Por religiuloj kaj ne nur.

 

Por aliri la vivplenecon kaj atingi la savon, oni devas ek-koni Dion kaj unuiĝi kun Li. Por homo tio estas eksterordinare malfacila. Hodiaŭ la unuiĝo kun Dio komencas postuli hero-econ. La mondo faras ĉion, por nin deturni de Dio. La mondo timas sanktulojn kaj tial propagandas kaj promocias la spiritan averaĝulecon. Ni en tio partoprenas, ĉesante esti por la mondo signo kontraŭparolata. Religiulo, kiu ĉesis esti signo kontraŭ-parolata, perfidis sin mem kaj negis sian mision.

 

Por esti signo kontraŭparolata en la nuntempa mondo kaj por la mondo, oni devas esti homo kaj religiulo de granda form-ato. Oni devas havi en si la internan forton, kiu permesos sinde-fendi kontraŭ ekdubo, kiam la mondo kontestos kaj ridindigos la elektitan de ni idealon kaj vivstilon. Tiam oni devas havi en si la forton, kiu subtenos nian esperon. El kie ĉerpi ĉi forton?

Homo, religiulo ne trovos ĉi forton en si. Li, kiu spertas falojn kaj malfortojn, ne povas esti mem por si la fonto de forto. Homo – religiulo devas serĉi la internan forton ne ĉe si mem, sed ĉe Tiu, “kiu havas potencon” – ĉe Jesuo. Ĉar “ne estas sub la ĉielo alia nomo, donita inter homoj, per kiu ni devas esti savitaj” (Ago 4:12).

Ekkoni Dion kaj ekkredi je Li estas tro malmulte. Oni devas ankoraŭ doni frukton de vivo, frukton de bonaj agoj, por ke la kredo ne estu malviva. Kaj ĝi estos malviva, kiam ni sen-igos ĝin je faroj (kp. Jak 2:17).

Jesuo estas Tiu, kiu vivigas nian kredon, por ke ĝi povu transformiĝi en vivon kaj doni la fruktojn de boneco. Sen Jesuo la homo ne atingos la vivplenecon, ne atingos la savon.

Dio estas destino por homo: “Ĉar maltrankvila estas mia koro, ĝis ĝi ripozos en Vi, Dio…” (sta Aŭgusteno). Ripozi en Dio tio signifas atingi eternecon, esti savita. Ne nur Dio estas destino por homo. La destino por homo estas ankaŭ sankteco. Kiel ĝin atingi?

Religiulo devas fikse rigardi Jesuon: Lian vivon, sinte-non de boneco; Lian pasionon, humiligon, morton; Lian resu-rekton. Ĉion tion Jesuo efektivigis por mi, por mia savo. Kaj do mi ne povas esti indiferenta fronte al Persono Jesuo kaj fronte al Lia vivo. La indiferento kaŭzas, ke homo staras flanke. Tiu, kiu staras flanke, kiu ne portas la penon de ĉiutaga transpaŝado sin mem, iĝante sankta, pacience kaj pene farante laŭvicajn paŝojn sur ĉi tiu vojo – ne atingos la savon.

Ne eblas fronte al Jesuo esti indiferenta, por ke – uzante la vortojn de sankta Paŭlo – “la kruco de Kristo ne vantiĝu” (1 Kor 1:17).

Oni devas fikse rigardi Jesuon. Malmulte – fikse rigardi. Oni devas Lin imitadi. Oni devas imitadi Jesuon ĝis identiĝo kun Li; ĝis tiu grado, por ke – kiam mi celebras Sanktan Meson aŭ en ĝi partoprenas, kaj kiam mi unuiĝas kun Jesuo – ankaŭ min doloru la najlado al kruco. Oni devas imitadi Jesuon ĝis la finrealigo de vortoj: „Mi tamen vivas, sed ne plu mi mem, sed Kristo vivas en mi” (Gal 2:20). Tio povas teruri. Tio devas teruri. Sed ja ni ne povas ne sekvi Jesuon. En tio konsistas la religiuleco.

En kio oni povas kaj devas imitadi Jesuon? Antaŭ ĉio en Lia boneco.

Jesuo Homo estis simple, home bona. El Li emanis la boneco. Oni parolis pri Li, ke “Li ĉirkaŭris, bonfarante” (Ago 10:38). En la Jesua boneco estas precipa alvoko por nia religi-uleco: sacerdoto, religiulo, simple – homo, ne povas ne esti bona. La manko de bonecofaroj negas eĉ plej belajn vortojn eldiratajn per la buŝo.

Bonecon bezonas ĉiu kaj ĉiam. Sed la nuntempa homo vivanta en la nebona mondo bezonas ĝin eble precipe. Do, aŭ ni estos bonaj, aŭ nia religiula kaj sacerdota atesto fariĝos anti-atesto. Kaj ni, kiuj devas altiradi homojn al Dio kaj al la Eklezio – ĝuste pro manko de boneco – ni ilin forpuŝados.

Ni devas imitadi Jesuon en Lia profundiĝo en la preĝo kaj en la profunda ligo kuniganta Lin kun la Patro.

Rigardante la vivon de Jesuo, ni atentas Lian instruadon kaj agadon, ĉar tio estas facile rimarkebla kaj efika. Tamen mal-multe ni memoras pri tio, ke la vortoj kaj agado de Jesuo antaŭ-igitaj estis per preĝo. Motivo preterpasanta tra ĉiuj Evangelioj estas la figuro de Jesuo profundiĝinta en la preĝo.

Karakteriza trajto de la sinteno de Jesuo estas plena kaj senkondiĉa konsento pri la volo de Patro: „Plenumiĝu ne mia volo, sed Via” (Luk 22:42). Tia sinteno fluis el la misio de Jesuo, kiu “venis plenumi ne sian propran volon, sed la volon de la Patro, kiu estas en la ĉielo” (kp. Joh 5:30).

En la obeo de Jesuo enradikiĝinta estas nia religiula obeo, kiu devus esti, devas esti, konsento al la volo de Dio: “al tio kio estos – mi diras: jes” (Dag Hammarskjöld).

Kaj fine, imitadi Jesuon estas kiel Li – penporti la kru-con. Pli, ne forlasi la krucon. Lasi sin krucumi kun Kristo. Nur tie, surkruce, povas sekvi plena unuiĝo de la homo kun Dio. Elektante la religiulan vokiĝon mi povis pri tio ne pensi. Nun mi devas konsenti pri tio.

La imitado de Jesuo en Lia boneco, profundiĝo en la preĝo kaj unuiĝo kun Dio, en akceptado kaj plenumado de la volo de Patro kaj en fideleco al la kruco estas la programo de religiulo. Mia programo. Ke ĝi ŝajnas transpaŝi la homajn eblecojn? Ke ĝi malfacila? Kiu diris, ke la vojo al sankteco estas facila.

La homa koro bezonas sencon. Serĉante ĝin en la vivo, mi elektis la religiulan vokiĝon. Tio estas vokiĝo: alvoko al pre-cipa imitado de Kristo. Imitadi Kriston plene, ĝis unuiĝo kun Li, jen esti sanktulo. Kaj do ke mia vivo estu sencohava mi devas esti sanktulo. Religiulo estas homo destinita al sankteco.

  1. D. Esperantigis SP

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony