Numero 118 – aŭtuno 2017

Virino – viro. Felietono tre malkorekta

Profitante la esprimliberecon, mi alvokadas la defen-don / subtenon de la virineco ĉe virinoj kaj de la vireco ĉe viroj. Kaj ke ne estu ĝi voĉo de krianto en la dezerto.

En la komenco la enkapiga refreŝigo de normaleco. En la naskado de infanoj, malgraŭ multaj eksperimentoj, neniu anstataŭos la virinon. En la defendo kontraŭ danĝeroj ĉiam plej bone veriĝas la viro. Jen pro tio la disrompiĝo de la tradicia familio finiĝadis ĉiam per la totala memdetruo.

Por ke estu klareco – mi havas nenion kontraŭ gejoj aŭ lesbaninoj, eksperimentantaj en alkovo-izolejo kun ne-tipaj seksaj konfiguracioj. Tamen decideme mi kontraŭ-staras detruadon de la natura mond-ordo garantianta trans-daŭron de nia specio. Dume la entrudiĝema propagando en komunikiloj de LGBT kaj la provoj eniri lernejojn kun la gender ideologio minacas jam nian civilizacion. La foriro disde la kanono „viro + virino = familio” venĝas severe kontraŭ la unia demografio. Invitado de fremdaj kulture „enmigrantoj” el Afriko kaj Azio estas rekono de propra fiasko, malespera provo pri savado de kunvolviĝanta loĝ-antaro. Kiel kutime la pendolo rebatos en alian flankon kaj la superabundo da ĉiaj „liberecoj” kapitulacos antaŭ la isla-ma fanatikeco – sanga por ĉiuj, kaj precipe kruela por viri-noj…

Mi proponas reveni al klasika abocolibro: panjo, paĉjo, knabino, knabo… Al la elprovita difino de familio apogita sur la reciproka amo, tradicia distribuo de roloj kaj universalaj principoj: „Respektu vian patron kaj vian patri-non”, „Ne adultu”, „Ne ŝtelu”, „Ne parolu kontraŭ via pro- ksimulo malveran ateston”… Ni edukadu knabojn en spi-rito de kavalireco, je sentemaj patroj, amantaj, respondecaj kaj laboremaj viroj, pretaj perei defende al siaj plej proksi-maj. Knabinojn – en spirito de patrineco, amo, sindono, bazo de hejmo. Promociante la tradician geedzecon de egalrajtaj geedzoj, ni restarigadu ankaŭ la noblan patriot-ismon. Tiam ni transdaŭros.

Lech Makowiecki

 

(El revuo wSieci, 8-14 majo 2017, p. 123; tr. SP)

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony