Numero 120 – printempo 2018
Via patrono de la jaro
Vi deziras havi vian precipan patronon de la jaro? Utiligu la eblecon, kiun donas la Kongregacio de Fratul-inoj de la Dipatrino de Mizerikordo.
La lotado de patrono estas gvidata fare de la interreta paĝo www.faustyna.pl. En la jaro 2017 eĉ 120 mil personoj faris tiun ĉi elekton. La iniciato estas kontinuata ankaŭ ĉi-jare, danke al kio ĉiu povas per interreto ellotumi sian patronon. Ekde la unua de januaro 2018, tian eblecon havas ankaŭ, jam sen lingvaj barieroj, la adorantoj de Dia Mizeri-kordo el diversaj landoj de la mondo, ĉar la agado estas gvidata ankaŭ en la versioj angla, germana, itala, rusa, hispana kaj franca de la paĝo faustyna.pl. En la unua horo de la Nova Jaro 2018, dum la silvestra nokto, la lotadon de patrono nur sur la pola paĝo faris 5700 personoj. Dum la du tagoj sur la pola paĝo preskaŭ 60 mil homoj ricevis patronon de la jaro.
Tiuj nombroj montras, kiom egan interesiĝon havas tiu iniciato, kiom multe ĝi estas bezona. Plej gravaj estas la personaj atestoj, kiuj montras, ke la elekto de patrono de la jaro ne estas hazarda, sed enskribiĝas en la vivon de kon-kreta homo.
Sur la retpaĝo de la kongregacio, en la sekcio ‘ates-toj’, multaj el plej novaj enskriboj koncernas patronon de la jaro. „Mi dankas al Dio kaj al Fratulinoj tutkore por la eblo elekti sian patronon por la tuta jaro, ĉar tio estas reala helpo el Ĉielo” – surskribis Edita.
Por ricevi sian patronon, necesas plenigi formularon kaj elekti numeron de 1 ĝis 200. (Sur la paĝo en aliaj ling-vaj versioj de 1 ĝis 100). Kune kun la patrono estas indikita praktiko de mizerikordo, plejofte ĝi estas jara intenco, en kiu ni devas preĝi. Kune kun la patrono ni lotas mesaĝon, kiu akompanas nin en laŭvicaj tagoj de la jaro. Tiu mesaĝo estas plejofte ĉerpita el la Taglibreto de Sankta Faŭstina.
Aliĝu al la posedantoj de sia propra patrono de la jaro, al kiu vi preĝados precipe dum la Nova Jaro 2018.
Małgorzata Bochenek
Elpoligis: Stanisław Śmigielski
El: Taga gazeto Nasz Dziennik, 5-7 de januaro 2018, paĝo 9.
_______________________________________________________________________________
Homo planas, sed Dio ŝanĝas!