Numero 106 – decembro 2014

Vi estas la branĉoj

Legado de rekolektoj* postulas mallongan enkondu-kon. La partopreno de homoj en la rekolekto estas liber-vola. Ili mem trovas la tempon kaj portas la penon veni por aŭskulti instruojn. Ili mem, almenaŭ parte, eliĝas el karuse-lo de portempaĵoj, por koncentriĝe eniri en pli profundan pripensadon de la mistero de sia vivo. Tiu libervoleco estas granda ŝanco de la rekolekto, ĉar ĝi malfermas la korojn al akcepto de Dia riĉaĵo.

La partoprenantojn de la rekolekto principe eblas di-vidi je du grupoj. Unuj serĉas la veron. Aliaj jam trovis ĝin, jam engreftiĝis en Kriston, tamen por ili gravas, ke ili kiel la branĉoj estu purigitaj per la Dia Vorto kaj donu multe da frukto.

La rekolekto estas rezultanto de efikado de la Dia graco, de bona volo de la partoprenantoj kaj de la preleg-anto kiu por la rekolekta tempo konsistigas siaspecan pon-ton inter Dio kaj komunumo. Ĉiam ĝi estas evento neripet-ebla. Estas tempo de aparta kunlaboro kun la graco de kon-vertiĝo. El vidpunkto individua valoras substreki, ke en la rekolekto partoprenas la tuta homo. Tio estas la tempo de purigo kaj perfektigo de liaj aŭdo, vido, lipoj, manoj, koro, menso kaj volo. Tamen gravan rolon en formado de reko-lekta spirito ludas ankaŭ la komunumo, kiu kunagante kun la Sankta Spirito kapablas en karisma maniero krei la at-mosferon de religia koncentriĝo kaj kunagado kun la graco.

La rekolektaj prelegoj transskribitaj el magnetofona bendo signife perdas el la forto, kiun ili disponas, kiam ili estas transdonataj per rekta parolo. Ĉar el la vidkampo mal-aperas la tuta socia-politika kunteksto, en kiu ili ekestis. Ili registritaj apartenas jam al historio, en la momento de aŭd-igado ili estas sava evento kun granda povo. La dua, anko-raŭ pli grava faktoro, estas manko de preĝa bazo. La reko-lekto estas granda preĝo. Persistas en preĝado la partopren-antoj kaj per preĝo subtenas ilin centoj da aliaj homoj, ofte malsanaj, kriplaj, fermitaj malantaŭ klaŭzuro, kiuj konas la valoron de spirita prefektigado.

La libro entenas kvin seriojn da rekolektaj prelegoj aŭdigitaj en Krakovo, en la studentaj, kuracistaj kaj juraj medioj. Ĉar ĉiu ciklo estas fermita tuto, iuj pensoj, kaj eĉ konkretaj atentigoj, pro neceso ripetiĝas. Konscie mi lasas ĉi tiujn ripetojn, por ne difekti la plenan bildon de unuopaj rekolektaj serioj.

Leganto ne devus legi la tuton de ĉi tiu libro en tro mallonga tempo. Ĉiuj entenataj en ĝi rekolektoj limiĝadis al unu prelego tage. Tiel same ili estu konsiderataj surbaze de la presita teksto. Ĉar la rekolekto estas ne nur tempo de aŭskultado, sed tempo de maturiĝado de la aŭdita vorto en la korsilento.

Transdonante al legantoj la rekolektajn pripensadojn mi deziras helpi al tiuj, kiuj pro diversaj kialoj ne povas partopreni rekolekton, kaj volas ĝin plenumi. Mi fidas, ke la teksto estos helpo egale por la serĉantoj de grandaj valo-roj, kiel ankaŭ por tiuj, kiuj jam trovis ilin. Miaflanke mi certigas, ke miajn legantojn ofte mi subtenas preĝe.

 

Krakovo, Soleno de la Senmakula Koncipiĝo

de la Plejsankta Virgulino Maria, 1991

 

* rekolektaj prelegoj

 

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony