Numero 126 – aŭtuno 2019
Valoro de rideto
Por rideto oni elspezas nenion kaj enspezas multon. Ĝi riĉigas la ricevanton kaj ne faras almozulo la donanton.
Ĝi daŭras nur momenton, sed memoro pri ĝi kelkfoje restas por eterne.
Neniu estas tiel riĉa, ke li povus vivi sen ĝi, kaj ne-niu estas tiel malriĉa, ke li ne fariĝus pli riĉa per ĝi.
Ĝi firmigas bonvolon en negoco, estigas feliĉon en la familio kaj ie ajn ĝi estas certa signo de amikeco.
Ĝi estas ripozo por laciĝinto, sunvarmo por fidoper-dinto, lumo por malgajulo kaj la plej efika kuracilo de la naturo kontraŭ zorgoj. Ĉe neniu ĝi estas konsiderata kiel surtera havaĵo: oni povas ĝin nek aĉeti, nek akiri, nek prun-ti aŭ ŝteli – oni povas ĝin nur donaci. Kiam iu estas jam tro laca por rideti, estu almenaŭ vi, kiu rigardas al li kun rideto.
Neniu bezonas rideton pli ol tiu, kiu ne plu povas rideti. Se vi volas iĝi amata: RIDETU!
(Juna Amiko, marto 1998/4)