Valoro de homo
Valoro de homo
„Ne per pereemaj objektoj, oro aŭ arĝento, vi elaĉetiĝis el via vanta vivmaniero, kiun vi ricevis de viaj patroj, sed per multekosta sango de Kristo kiel Ŝafido senmakula kaj sendifekta” (1 Pet 1:18-19).
Kara junularo!
„Tago, kiu kostis 20 miliardojn” – tia titolo aperis ĉe fino de majo 1962 en gazetoj lige kun la krizo en novjorka borso. Tio estis fatala lundo – nigra lundo – por miloj da akciposedantoj. Sur granda tabulo aperadis ŝanĝiĝantaj nombroj signifantaj por unuj akciposedantoj – riĉon, kaj por aliaj – ruinon.
Tiu tago memorigas al ni alian tagon en nia lando – 28.10.1950, kiam kaŭze de monŝanĝo multaj fariĝis mizer-uloj, falis en malesperon, kaj eĉ sin memmortigis. Pli sper-taj serĉis alian solvon, asekuriĝis je pli daŭraj valoroj.
Jes. Estas valoroj relativaj kaj absolutaj. Momente pasantaj kaj daŭraj. Subjektivaj kaj objektivaj.
Kiu ajn se almenaŭ supraĵe orientiĝas en ekonomio, scias, ke kvanto da presita mono devas havi kovron je oro aŭ varoj. Tiel estas en la ekonomia sfero. Kaj kiel estas en la homa vivo? Ĉu estas kriterio, kovro je prezo de homo? Ĉu estas objektiva valoro, kiu neniam devaluiĝus?
Subjektiva pritakso de la homvaloro
Mi demandas kaj malgraŭvole ĉirkaŭrigardas, kiel estas en la vivo? Nu, normale; „kiel vin oni vidas, tiel pri vi oni skribas” – diras la proverbo. Kaj ĝi estas tiom vera, kiom falsa. Kial? Ĉar ŝajnoj erarigas. Ĉar laŭ kio ni pritak-sas homojn? Normale laŭ aspekto, vesto, posedo de motor-ciklo aŭ aŭtomobilo, laŭ mebloj, vilao, posteno, sprito – laŭ kvanto da ŝotitaj goloj sur ludejo k.s.
Kaj mi ekpensos unu momenton. Ĉu tio estu la vera valoro de homo? Li – aŭ ŝi – valoras tiom, kiom liaj mus-koloj, monujo aŭ ŝparkaslibro? Se tiel – do kio poste? Poste, kiam ekmankos al li fortoj, kiam post kelkaj jaroj li ne povos akiradi la unuajn lokojn sur ludejo. Tiam – mi de-mandas – al formetejo? Malvero. Neutilaĵo? Kiam li ne po-vas brili, imponi, kiam li malsaniĝos, perdos belan aspek-ton – tiam for kun li? Se tiel – do ni ĉiuj estas jam fiaskin-taj. Ne nur tiuj, kiuj ne scipovas sin „aranĝi” en la vivo, sed ankaŭ tiuj, kiuj sin „aranĝis”, pri kiuj estas laŭte en gazetoj, en radio, sur ludejoj.
Ĉar ni ekpensu: por sciencisto jam hodiaŭ nebezona estas ofte sportisto piedbatanta pilkon sur placo, por sport-isto – sciencisto sidanta en laboratorio, por kredanto – ate-isto, por ateisto – kredanto, por junulo – maljuna homo ktp.
Malfacile konsenti tion. Devas esti objektiva valoro de homo, kriterio de lia pritakso, kiu ne devaluiĝus. Mi ser-ĉas la objektivan pritakson de homo kaj de lia valoro. Ĉar rigardante la homan borson, mi vidas la ŝanĝiĝantajn pri-taksojn de la homovaloro, devaluon laŭ ĉiu vidpunkto.
„Se nur por ĉi tiu vivo ni esperas en Kristo, ni estas la plej kompatindaj el ĉiuj homoj” (1 Kor 15:19).
Devas esti la objektiva absoluta valoro, devas esti kovro en la homa trezorejo kaj en ĉiu el ni. „Ĉar multe-koste ni estis akiritaj… Ne per koruptebla oro, nek per arĝento vi estas elaĉetitaj… sed per la multekosta sango de Kristo”.
La ofero de Kristo, Lia sango – estas la objektiva va-loro, estas la kovro. Tiu plejalta prezo oferita kaj pagita. La prezo de ĉiu homo. Kristo ricevis kvazaŭ kambion pagen-dan, subskribis ĝin kaj pagis. Tiun prezon oni devas grand-igi per milionaj gutoj da Lia sango verŝata dum la meso plus sango de martiroj, plus peno kaj ĉiutagaj vivoferoj de milionoj da homoj. En ĉi lumo la homo estas „res sacra”, en ĉi lumo la homa vivo ne povas esti malvenko.
La ofero de ĉiu homo kunigita kun la ofero de Kristo tio estas la kriterio de homvaloro. Nenecese tio devas esti sangofero. Ne. Tio estas kaj povas esti ofero de ĉiutaga vivo. Tarifo, kiun ĉiu povas permesi al si – juna kaj mal-juna, infano kaj junulo. Kaj kiam vi demandos pri la fonto de ĝia deveno, mi montros al vi la koron. Ĝi donas valoron al ĉiu aktiveco, al ĉiu vivmomento.
La valoron de tiuj Diaj agadoj finkomprenis Maksi-miliano Kolbe. Li ricevis kvazaŭ kambion pagendan kaj pagis. Li sin deklaris irante al morto pro malsato. Home di-rante li malvenkis sur la borso de homa vivo. Sed li ne mal-venkis sur la Dia borso. Iam estis lia revo detruiĝi ĝis eks-tremo por la Senmakula. La ofero de koro estas akceptita, pagita. Kaj efektive li estis polvigita en kremaciejo. Eĉ ne postlasis relikvon. Sed li lasis grandan prezon de la homva-loro. Homo, kiu sin dediĉis.
La lastan majon de 1962 je du minutoj antaŭ nokto-mezo estis pendumita en prizona ĉelo la plej granda krim-ulo – Eichman. Lian korpon oni ankaŭ forbruligis kaj cin-drojn ĵetis en maron. Stranga komparo – de unu kaj dua. Morto de tiu kaj de tiu ĉi. La koro de martiro kaj tiu de murdinto…
Ni faru do kontribuojn je nia konto. Valoras fari kon-tribuojn je la ĉeklibro, kiun ĉiu ricevis de Kristo. Valoras, ĉar de tiuj kontribuoj de niaj akcioj dependos, ĉar al ili al-iros granda procento, prezo de sango de Kristo mem. Kion homo semos, tion li ankaŭ rikoltos. „Ĉar kiel profitus ho-mo, se li gajnus la tutan mondon kaj ruinigus sian vivon?” (Mat 16:26).
Latina proverbo diras: „Quando duo faciunt idem, non est idem” – kiam du faras la samon, ne estas la samo. Tion konfirmas la ĉiutaga sperto: unu faras bone, solide – dua neglekte, malbone. Cetere Kristo mem diras pri tio: „Du homoj malsupreniris en la templon, por preĝi”. Am-baŭ iris tra la samaj stratoj, preterpasis eble la samajn ho-mojn, eniris en la saman templon, kaj unu el ili eliris prav-igita, kaj la alia ne. Kial?
Plibone klarigos tion certa legendo: Iu reĝo decidis elkonstrui templon ekskluzive per propra kosto, por ke al li alfalu la ekskluziva famo. Kiam oni finis, li ordonis loki en vestiblo memortabulon kaj gravuri vortojn per oraj silaboj: „Ĉi tiu templo estiĝis ekskluzive danke al reĝo Edvardo”. Sed li miregis, kiam la morgaŭan tagon oni rimarkis ansta-taŭ lia nomo, nomon de iu malriĉa vidvino. Li alvokis ŝin al si kaj demandas. Ŝi terurita rakontas, ke nur unufoje kiam bovoj tiris la ŝtonojn al konstru-loko ŝi ĵetis al ili faskon da fojno kaj ekpensis en la animo: „Estu ĝi pro amo al Dio”. – Jen estas ĉio. Stimulo de agado, kvazaŭ motoro kaj karuselo, ĉirkaŭ kiu turniĝis ĉiuj laboroj de tiu reganto, estis lia eta „mi”. Kaj stimulo, centro de la tuta vivo kaj okupoj de tiu malriĉa vidvino estis granda Dia „Vi”. Ĉi tie kuŝas diferenco – en la intenco kaj en la koro.
Ĉar „ĉe Dio ne estas personfavoro” (Gal 2:6). Do „Fratoj, ne laciĝu en bonfarado” (2 Tes 3:13). „Ni scias, ke kiel vi partoprenas en la suferoj, tiel ankaŭ vi partopre-nos en la konsolo” (2 Kor 1:7). „Do dum la tempo estas oportuna, ni bonfaradu al ĉiuj” (Gal 6:10). Amen.
P.D-ro Simono Leono Grodzki, franciskano
(Juneco ne povas forpasi, p.15, tr. SP)