Numero 126 – aŭtuno 2019
Utilaj katolikoj
La kalkulema penso
PROFANADO ESTAS LA BRUTALA ATAKO
KONTRAŬ SANKTECO – ESCEPTE NUR SE
FARINTO ESTAS HOMOSEKSUALA AGANTO.
Ne estas tia kontraŭkatolika afero, por kies apogo ne troviĝus ia katolika „aŭtoritato”. Aŭ eĉ la tuta gregeto da „aŭtoritatoj”. Konfirmas tion la prokrastiĝanta afero ĉirkaŭ la profanado de la bildo de Helmonta Maria kun la tralabo-ritaj ĉielarke aŭreoloj.
Laŭ sana prudento por katoliko la afero estas eviden-ta: la provoko de homolobio, la profanado kaj blasfemo. Kaj tamen tuj elsaltis „malsupre subskribintaj membroj de la Eklezio”, kiuj ekprotestis „kontraŭ uzo de la polico por persekutado de laŭdira profanado”. Ne gravas, ke la polico eĉ ne arestis la aŭtorinon de afiŝoj – sed ŝin, aĥ, aĥ pride-mandis kaj trovitajn ĉe ŝi afiŝojn (kiujn plejklare ŝi ne suk-cesis ankoraŭ ĝustatempe alglui) konfiskis.
Por ili la profanado estas „laŭdira”. Ili publikigis do sur la paĝoj de revuo “Więź” leteron, en kiu ili konstatis, ke „ŝtato ne estas por decidado, ĉu io estas profanado, sak-rilegio aŭ blasfemo”. Sekve ili okupiĝis pri pruvado, ke la homĉielarko ne ofendas la religiajn sentojn, ĉar en iuj sank-taj bildoj ankaŭ ĉielarko okazas. Kaj krome la vera pro-fanado estas la „kunvenoj de nacionalismaj organizoj sur Hela Monto”. Nu kaj Kaczyński false defendas la Eklezion, kaj la aŭtoritatoj de la Eklezio ne reagas al tio, ke li sin „enmiksas en sacrum”. Kaj tiaj similaj aferoj.
Evidente, ke ĉion tion oni elbabilas tiucele, por ke oni povu pliposte en „malfermitaj” komunikiloj konstati: „Katolikoj estas dividitaj en pritakso…”, tratatata. Sed ja sin subskribas sub tio la konkretaj homoj, kiuj ŝajnas kredi je tio.
Kaj sekve vi, estimataj subskribintoj, „membroj de la Eklezio”, prenu en konsideron kelkajn aferojn, kiuj eble forflugis el via atento. Ni preterlasu jam la demandon de la kanonizado de pekoj, al kiu servas la tuta skandalo. Sed en la tolerema vervo vi ne rimarkis eĉ tion, ke la afiŝoj kun tralaborita ĉielarke bildo de Nigra Madono estis algluataj ie ajn, eĉ sur la necesejaj pordoj. Ĉu tio nenion diras al vi? Iu misfamigas la bildon de plejpura Patrino sur balaaĵujoj, kaj vi analizas signifon de la simbolo de ĉielarko kaj la prin-cipecon de ĝia apliko en aŭreolo. Ĉar „Dipatrino de Kodeń havas ankaŭ la ĉielarkan aŭreolon”. Tio estas la sama nive-lo de argumentado, kian iuj aplikas ĉe la komparado de pornofilmoj kaj „La lasta juĝo” de Mikel-Anĝelo, „ĉar ĉi tie kaj tie estas nudaj homoj”.
Aŭ tio, ke „ŝtato ne devus decidi, ĉu io estas profan-ado, sakrilegio aŭ blasfemo”. Estu, sed ĉu tio signifas, ke en Pollando ĉiu povas al ni, katolikoj, rompi ajnajn sankt-ecojn, kaj ni en la propra domo devas kontentiĝi per la ebleco esprimadi bedaŭron?
Sed eble kaj bone, ke certaj medioj ĝis tia grado sin difinas. Almenaŭ estas sciate, kiu estas kiu. Kaj kiu por kiu estas „utila”.
Franciszek KUCHARCZAK
El: Semajna revuo Gość Niedzielny n-ro 20, 20.05.2019, paĝo 39
Esperantigis : Stanisław Śmigielski