Numero 123 – vintro 2018

Ununura fonto de amo

Amataj geedzoj! Akceptante la sakramenton de geedz-eco, vi esprimis la konsenton pri tio, por ke Sinjoro Dio per sia krea povo kunigu vin per ligo, kiu estas nerompebla. “Kion do Dio kunigis, tion homo ne disigu” (Mat 19:6).

 

La geedziĝo valide kontraktita estas nerompebla. Por Sinjoro Dio ne ekzistas divorcoj.

De la momento de akcepto de la sakramento de geedz-eco, edzo kaj edzino posedas eksterordinaran trezoron, kaj ĝi estas la daŭra ĉeesto de Kristo en geedzeco. Ĝuste Li, nia Savanto, resurektinta Sinjoro estas la ununura fonto de reci-proka amo.

Nur tiuj geedzoj havas amon en siaj koroj, kiuj havas la ĉiutagan kontakton kun Jesuo en preĝo, akceptas Lin en la Eŭkaristio kaj tuj leviĝas el ĉiu mortopeko en la sakramento de pentofaro. La plej granda spirita tragedio estas la daŭro en mortopekoj kaj la manko de konvertiĝo. Kiu daŭras en morto-peko, estas en la stato de spirita morto, kaj do libervole sinfor-donas sub regadon de la satana regno. (Multaj ne konscias tion, ke la apliko de kontraŭkoncipo estas mortopeko). Estante en tia stato, oni ne povas akcepti la Komunion. „Ĉar ĉiu, kiu manĝas kaj trinkas, manĝas kaj trinkas sian propan juĝon, se li ne dis-tingas la Korpon. Pro tio multaj inter vi estas malfortaj kaj malsanaj, kaj ne malmultaj mortis” (1 Kor 11:29-30). La Sankta Skribo klare montras, ke la radikala rompo kun peko kaj la repaciĝo kun Dio estas la necesa kondiĉo de resanigo el diversaj malsanoj kaj doloroj.

Simile estas kun la seksa kunvivado en geedzeco. En la Diaj planoj ĝi devas esti la sankta signo de geedzeca sakra-mento, kaj do devus esti travivata samkiel aliro al aliaj sakra-mentoj. Sinjoro Dio deziras, ke la plej intima kuniĝo de geedzoj en la seksa kunvivado estu partopreno en Lia Dia vivo kaj amo. La seksa kunvivado de geedzoj estas do loko de precipa ĉeesto de Dio. Nun fariĝas tio klara, kial geedzoj devus kuniĝi kun si nur tiam, kiam ili estas en la stato de sanktiga graco, kaj neniam en la stato de mortopeko. En la lumo de la Dia revelacio videb-las, kiom granda malbono estas la antaŭedziĝa kunvivado, ko-kro, apliko de kontraŭkoncipo, masturbado, karesumado, buŝa erotiko, samseksemaj agoj, pornografio ktp.

Tiuj pekaj agoj faras teruran suferon al Kristo, ĉar ili de-truas amon, profundigas egoismon kaj dependigas de seksaj spertoj. Ili estas mortopekoj, ĉar rompas la amoligojn kun Dio kaj aliaj homoj, enkondukas en la staton de spirita morto kaj sklavigo fare de la fortoj de malbono.

“Plej vundas mian koron la pekoj de malĉasteco” – tiel parolis Sinjoro Jesuo al sta Faŭstina.

En unu el siaj mistikaj vizioj, la diservantino Rozalia Celak ekvidis la figuron de Jesuo skurĝita. Tuta Lia korpo estis kovrita de vundoj, el kiuj torente fluis la sango. Sinjoro Jesuo diris al ŝi: “Rigardu, infano, kiel teruran ofendon kaj doloron faras al mi la pekoj de malĉasteco, (infano)murdoj kaj teru-ra malamo. Jam plu mi ne povas elporti tiun ofendon kaj insul-tojn, kiujn faras al mi la pekoj de malĉasteco. Se Pollando ne renaskiĝos spirite, ne forlasos siajn pekojn, tiam ĝi pereos. Sole la tuta spirita renaskiĝo kaj sinfordono sub regadon de mia Koro povas forsavi de la tuta ekstermo ne nur Pollandon, sed ankaŭ aliajn naciojn”.

 

Movado de Puraj Koroj de Geedzoj

 

Bridi la dezideregon de la karno, mortigi “malĉastecon, malpurecon, volupton, malbonan deziron” (Kol 3:5), la matur-iĝadon al amo kaj korpurecon oni atingas sole per la tuta sinfor-dono al Kristo. Lia amo estas la plej efika kuracilo kaj terapio kontraŭ ĉiuj sklavigoj kaj vundoj kaŭzitaj de la pekoj.

Por ke Sinjoro Jesuo povu resanigadi per sia amo, nece-sas al Li tion permesadi. Tial oni devas ĉiutage preĝi la roza-rion, legi la Sanktan Skribon kaj, se tio eblas, partopreni en la Eŭkaristio kaj adori Jesuon ĉeestantan en la Plejsankta Sakramento. Tuj necesas ankaŭ leviĝadi el ĉiu grava peko en la sakramento de pentofaro, tiel por ĉiam esti en la stato de sanktiga graco kaj regule, ĉiumonate, iri por konfeso.

Tial Sinjoro Jesuo invitas ĉiujn geedzojn al Movado de Puraj Koroj de Geedzoj, por ke Li povu tie kuraci, liberigi el ĉiaj sklavigoj kaj restarigi la korpurecon.

Kiu povas aliĝi al Movado de Puraj Koroj de Ge-edzoj? Ĉiu, kiu deziras oferi al Jesuo sian koron por kuracado kaj lerni de Li ami per la pura amo. Kiaj estas la postuloj? Sincera preteco plenumi ĉiujn sindevigojn entenitajn en la Preĝo de konfido de MPKG. Kion fari por aliĝi al MPKG? Oni devas iri por pekkonfeso, akcepti Jesuon en la sankta Komunio kaj konfidi al Li sin mem, recitante la Preĝon de konfido de MPKG.

Amataj geedzoj! Enkonduku harmonion en via geedza vivo. Tiucele faru la tagordon, en kiu estos konstanta tempo destinita por preĝo, laboro kaj ripozo. Neniam senvolontiĝu. Kiam okazos al vi falo, tuj iru konfesi kaj kun Jesuo komencu denove.

Ĉion, kio havas grandan valoron, oni akiras per la peza laboro, peno kaj abnegacio. Ne forgesu, ke la gravega elemento de konstanta formado en la Movado de Puraj Koroj de Geedzoj estas legado de la dumonata gazeto “Miłujcie się!”.

Informu nian redakcion pri aliĝo al MPKG, por ke ni povu enskribi vin en la Libro de puraj koroj kaj sendi formad-ajn materialojn kune kun speciala beno.

Por la ĝoja peno vivi laŭ kredo dum la tuta tago tutkore mi vin benas.

Sac. Mieczysław Piotrowski TChr kun la redakcia kolegio

(El: „Miłujcie się!” n-ro 2/2018, p.53; tr. SP)

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony