Numero 119 – vintro 2017

Tri donacoj

(antaŭkristnaska legendo)

Laŭ „Fidelité” (1/1977) prilaboris Alfredo Bocian

Kiam paŝtistoj foriris kaj revenis trankvilo, Infaneto levis kapeton kaj direktis rigardon al duonaperta pordo. Tie staris eta, malkuraĝa knabo. Li tremis je la tuta korpo.

– Alvenu – diris Jesuo. – Kial vi timas?

– Mi ne  kuraĝas… mi havas nenion, kion mi povus oferi al Vi – respondis la knabo.

– Mi tre volus, ke vi oferu al Mi iun donacon – diris Novnaskito.

La malriĉa alveninto ekruĝiĝis pro la honto.

– Mi havas vere nenion. Se mi ion havus, mi oferus al Vi.

Li traserĉis poŝojn kaj trovis fine la malnovan, rustiĝin-tan poŝtranĉilon.

– Se Vi volas, mi oferos ĝin al Vi.

– Ne – respondis Jesuo – retenu ĝin. Mi volus ion alian de vi. Mia deziro estas, ke vi oferu al Mi tri donacojn.

– Mi tre volas – respondis la knabeto – sed kion mi povus fari por Vi?

– Oferu al Mi vian lastan desegnaĵon!

La knabeto ekruĝiĝis ĝis oreloj, li proksimiĝis al trogeto kaj por ne ĝeni Marian kaj Jozefon, li ekflustris en orelon de la Infaneto:

– Mi ne povas, mia desegnaĵo estas tre malbela. Neniu volas ĝin rigardi.

– Ĝuste – diris la Infaneto – pro tio Mi volas ĝin. Vi devus oferi al Mi tion, kion aliaj malakceptas kaj kio ne plaĉas al ili.

Post momento la Infaneto diris:

– Mi volus, ke vi oferu al Mi vian teleron.

– Sed… mi ĝin disrompis hodiaŭ – veis la knabo.

– Ĝuste tial ĝin Mi volas. Vi devus ĉiam oferi al Mi tion, kio estas disrompita kaj dispecigita en via vivo, Mi volas tion riparadi. Kaj nun – akcentis Jesuo – ripetu al Mi la respondon, kiun vi donis al gepatroj, kiam ili demandis, kiel vi disrompis la teleron.

La vizaĝo de la knabo malsereniĝis. Li mallevis la ka-pon, kaj poste elflustris:

– Mi mensogis ilin. Mi diris, ke la telero elglitiĝis el miaj manoj pro mallerteco, sed tio ne estis vero. Mi estis kolera kaj mi deĵetis abrupte mian teleron de la tablo. Ĝi falis sur la plan-kon kaj rompiĝis je pecetoj.

– Ĝuste tion Mi volis ekaŭdi de vi – diris Jesuo. – Vi devus ĉiam oferi al Mi tion, kio estas malbona en via vivo; viajn mensogojn, eksplodojn de kolero. Mi volas vin de ili libe-rigi. Vi tion ne bezonas. Mi volas fari vin feliĉa kaj saĝa kaj Mi pardonos al vi ĉiam viajn kulpojn. Mi volus, ke vi de hodiaŭ ĉiutage venadu al Mi.             Esperantigis Stanisław Śmigielski

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w kwietniu 2024: Elżbieta Gnejek Anna Renner Aleksandra Królikowska   Wieczne odpoczywanie racz Im dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony