Numero 100 – junio 2013

Tre praktika maniero!

Ekzistas du manieroj skribi ciferojn:

la arabaj ciferoj (1, 2, 3, 4, 5, 6, 7 ktp)

la romiaj ciferoj (I, II, III, IV, V, VI, VII ktp).

 

Nuntempe ni malofte uzas la romiajn ciferojn, ĉar la arabaj ciferoj estas multe pli praktikaj kaj universalaj. Ek-zemple la jaro 1997 skribita per la arabaj ciferoj estas pli facile legebla ol la sama jaro skribita per la romiaj ciferoj MCMXCVII. Niaj „arabaj” aŭ kutimaj ciferoj devenas el Hindio kaj disvastiĝis al Eŭropo per la araboj. Sed nia res-pektego por la romia civilizo en kristaniĝinta formo rezultis ke pasis pli ol 700 jaroj, antaŭ ol la arabaj ciferoj „venkis” la romiajn. Sed ni havas ilin restantaj ankoraŭ en niaj reĝaj nomoj, ekzemple: Karol IX, Johano III Sobieski, kaj sur multaj ciferplatoj. Sed kiom da jaroj ankoraŭ necesas ke la nova sistemo tute venku en la reĝaj, papaj, jarcentaj no-moj? Do ni estu pli konsekvencaj kaj logikaj kaj ĉiam ni uzu nur la arabajn ciferojn (respektive numeralojn).

Ekzistas tre simpla kaj praktika maniero por signi la vicmontran nombron. Nome la araban ciferon sekvas sen-pere la punkto (2.) aŭ la gramatika finaĵo (a, aj, an, ajn) (2a). Ekzemple oni povas skribi simple (Johano 23.) aŭ pli elegante (Johano la 23a). Evidente eblas ankaŭ skribi per literoj (Johano la Dudektria). Sed la plej praktika en listoj, indeksoj estas la simpla maniero (ekz: Johano 23. Karlo 9.) Valoras praktiki ĉi tiun simplan manieron kaj ne miksi la romiajn ciferojn kun la arabaj, sed ĉiam uzi nur la arabajn ciferojn. Certe la pli bona sistemo iam entute venkos.

SP

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony