Numero 122 – aŭtuno 2018

Tiel agi, kiel tion deziras Dio

Pli kaj pli da homoj bombataj per la sekso tra reklamoj kaj amaskomunikiloj subiĝas la materialisman propagandon, ke nur la seksa plezuro donas feliĉon, kaj la vivo en antaŭ-edzeca ĉasteco kondukas al neŭrozo.

 

Tio estas tre danĝera ateisma propagando, ĉar la seksu-mo sen moralaj principoj, traktata kiel distro kaj konsuma atrak-cio, kondukas al terura sklavigo fare de demonoj, kaj pro tiu kaŭzo estas pli malfacile kuracebla ol alkoholismo aŭ narko-manio.

Tiu nekutime malutila propagando estas verko de la nun-tempaj marksismaj genro-ideologoj kaj de la potenca pornobiz-neso, kiu gajnas miliardojn da dolaroj en vendado de porno-grafio, kontraŭkoncipiloj, en gvidado de abortigaj klinikoj aŭ societaj agentejoj. La specialistoj de pornobizneso ekspluatas la homan feblon, naivecon kaj stultecon. La tuta tiu komerco antaŭlonge falus, se nur la homoj komencus vivi laŭ la principoj proklamataj de Eklezio. Pro tio do la katolika Eklezio estas tiom forte atakata de la amaskomunikiloj, kaj la instruo de Kristo estas kontestata kaj mokridata.

Ne mirige do, ke la homoj, kiuj serioze prenis al sia koro la vortojn de Sinjoro Jesuo: “Beataj estas la kore puraj, ĉar ili vidos Dion” (Mat 5:8), kaj penas vivi ĉiutage en ĉasteco, estas ofte eksponitaj flanke de ĉirkaŭantaro al mokado kaj ridindigo. La decido, por vivi en korpureco, postulas hodiaŭ kuraĝon kaj abnegacion, ĉar oni devas iri kontraŭ la fluon de demo-raliza ondo. Vivi en ĉasteco tio signifas pensadi, elektadi kaj agadi tiel, kiel tion deziras Dio. Ĉasteco ligita estas kun la peno ligi sincerajn rilatojn kun Dio pere de la korpreĝo kaj la sakramentoj de pentofaro kaj de Eŭkaristio. Nur tiam estas ebla la akirado de lerteco subordigi la seksimpulson al moralaj prin-cipoj.

Tiuj, kiuj decidiĝas vivi en la korpureco, devus memori, ke la sekseco estas granda donaco de Dio, kiun oni devas dank-eme akcepti. La Kreinto diras al ni, ke nur en la sakramento de geedzeco la seksa kunvivado povas sanktigi la geedzojn kaj esti esprimo de ilia fekunda amo, anstataŭe ĉiu alia konscia kaj libervola provoko de seksa plezuro ĉiam detruas la amon, pro-fundigas egoismon kaj sklavigas, kaj do estas peko.

Korpureco tio estas la stato de sanktiga graco, kaj do la donaco, kiun Sinjoro Dio donas al ĉiu, kiu kun kredo petas pri ĝi. Se tamen vi petas pri la graco de ĉasteco, do ne imagu al vi, ke vi tute estos senigita je la sento de seksaj tentoj. Certe vi ne ricevos la privilegion esti anĝelo. Sinjoro Dio ne forprenos de vi la grandiozan donacon, kia estas via sekseco. Jesuo deziras nur, ke vi entreprenu la penadon subordigi la seksecon al la leĝo de amo. La komenco de transformiĝo estas la akcepto de si mem kaj de sia sekseco. Vi ne povas dampi la sentojn kaj amemon, sed vi ne povas ankaŭ laŭplaĉe kontentigi ĉiajn viajn seksajn dezirojn. Vi devas eviti ĉion, kio havas karakterizaĵon de pornografio, kaj ĉiajn eksteredzecajn korpajn karesojn kaj sekskuniĝojn.

Ĉiu homo devas trairi tra la fajro de tentoj. Tial nere-ala estas la deziro de vivo sen tentoj. Tentoj estas la konstanta elemento de nia vivo surtere, la signo de ĉeesto en ni de efikoj de origina peko kaj agado de demonoj. La tentoj konsciigas al ni, ke sen Jesuo ni estas senfortaj kaj ke ni solaj ne saviĝos. Se ni deturniĝos de Li, do tiam ni pereos. Ĉiu venko de tento estas granda ago de gloro al Dio kaj kaŭzas spiritan kreskon en la kredo kaj amo.

Personoj dependigitaj de la seksaj spertoj travivas la statojn de obseda devigo de agado en tiu ĉi materio. Kion necesas tiam fari? Unue ni devas agnoski antaŭ Dio, ke oni estas senforta kaj ke sole kun Lia helpo oni povas atingi liber-igon. La plej efika medikamento estas tuta konfido sin mem al Jesuo en la Senmakula Koro de Maria. Post pekfalo neniam senvolontiĝu, sed tuj iru konfesi. Jesuo ĉiam atendas vin, por vin levadi kaj sanigadi. Ni rekomendas al vi la ĉiutagan Eŭkaristion kaj unuhoran adoradon de la Plejsankta Sakra-mento. Persistu en la ĉeesto de Dio estanta tiu unika Amo, kiun vi deziras kaj kiu kuracas ĉiujn vundojn de la spirito. Se vi persistos kaj ne senvolontiĝos, tiam certe kun Kristo vi venkos. La etapoj de liberiĝado el dependigo de la pekoj de malĉasteco estas resumitaj en la Programo de 12 paŝoj de la Anonimaj Alkoholuloj. La specialistoj asertas, ke oni bezonas ĉirkaŭ tri monatojn da vivo en ĉasteco, por ke la premo de kutimiĝo estu malfortigita kaj supervenkita. Havu fidon kaj neniam subiĝu al senvolontiĝo.

Ni instigas ĉiujn legantojn, ke ili ne senvolontiĝu pro siaj faloj, sed kun entuziasmo kaj kuraĝo ili entreprenu la ĉiutagan penon vivi en korpureco. Ekzistas jam potenca grupo da junaj homoj, kiuj forĵetis la reklamajn mensogojn de pornobizneso kaj genro-ideologio, kaj ekkredis, ke nur Jesuo diras la tutan veron pri amo, pri la homa sekseco. Tiuj junaj homoj konfidas sin mem al Jesuo per la Preĝo de konfido de Movado de Puraj Koroj, ĉar ili deziras iri tra la vivo kun Kristo kaj lerni de Li la veran amon. Tiu konfido sin mem al Jesuo ne estas dekla-racio pri senpekeco, sed preteco iri tra la vivo kune kun Li kaj leviĝadi el ĉiu falo.

            Se vi volas fariĝi membro de la Movado de Puraj Koroj, do plejunue iru por pekkonfeso, kaj kiam vi akceptos Jesuon en la sankta Komunio, tiam fordonu vin mem al Li, recitante la Preĝon de konfido de MPK.

Al ĉiuj, kiuj sendos al nia redakcjo sian adreson kaj informon pri tio, ke ili aliĝis al MPK, ni sendos specialan benon kaj formadajn materialojn, kaj iliajn nomojn ni enskribos en Libro de puraj koroj.

Anticipe ni dankas por atestoj, kiujn vi al ni sendos. Sinjoro Jesuo deziregas, ke vi tiel dividu kun aliaj la ĝojon pri trovo de kredotrezoro, malkovro de la beleco de pura amo, la sperton pri elirado el sklaveco de pekoj kaj el diversaj de-pendigoj. Pere de viaj atestoj Sinjoro Jesuo deziras alveni ĝis la koroj de viaj samaĝuloj, por memorigadi al ili, kie estas la fonto de vera feliĉo, amo kaj eterna vivo. Jesuo Kristo multe kalkulas je vi.

Ni ĉirkaŭprenas ĉiun el vi per nia ĉiutaga preĝo, por ke vi neniam senkuraĝiĝu kaj memoru, ke “fidela estas Dio, kiu ne lasos vin esti tentataj super via forto; sed kune kun la tento ankaŭ faros la forkurejon, por ke vi povu ĝin elporti” (1 Kor 10:13). Tutkore ni benas vin.

 

Sac. Mieczysław Piotrowski TChr

kaj sac. Jerzy Molewski TChr kun la redakcia kolegio

(El: „Miłujcie się!” n-ro 2/2018, p.62; tr. SP)

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony