Numero 109 – somero 2015

Teatraĵo de mortintoj por vivantoj

La oldulino Lena, fama eksartistino, post kelkhora dormo emis kuŝi, ravita de rememoroj pri roloj luditaj sur diversaj scenejoj. Kompreneble kun kortuŝo ŝi rememoris precipe junularajn rolojn, kaj finfine post suspiro ŝi ellitiĝis por kutima matena kafo.

Je ŝia surprizo frumatene ŝiaj pensoj estis interrom-pitaj de sonorado ĉe enirpordo. „Kiu kaj kial tiel frue” – ŝi ekpensis. Rapide ŝi vestis babuŝojn kaj antaŭ ol malfermi la pordon demandis: kiu serĉas min?

– Mi estas via kolegino Kala, malfermu, mi klarigos al vi.

– Bonvolu, ĝuste ni trinkos kafon kune kaj babila-dos. Kio portas vin en tiu nekutima por gasti tempo? Sidiĝu!

– Amata Lena, mi ne estas gastino, mi ne venis por kafo. Alio min persekutas. Mi petas aŭskulti, poste estos la kafo. Vi konis mian edzon. Li estis bona, kapabla artisto, sed trofrue Dio akceptis lin junan. Nun li gastas ĉe mi nur en sonĝoj. Tiunokte li aperis en dormoĉambro, forte ĉir-kaŭprenis min dirante: – „Transe ni starigis teatran teamon. La enhavo de teatraĵo estas rezonado pri senco de la homa vivo. Ni bezonas koleginon por ĉefa virina rolo. Oni men-dis al mi ĝuste nomitan aktorinon. Tial mi revenis ĉi tien. Mi tre deziris vidi kaj kisi vin, mia kara edzino Kala”.

– Prenu min, vi scias ke mi povas ludi ajnan virinan rolon de reĝino ĝis oldulino. Mi petas, prenu min!

– Ne, respondis li. Jam ni difinis kaj mi alkondukos por provripeto koleginon Ana. Ni kredas ke ŝi volonte ak-ceptos la proponon kaj akompanos min”. Poste li malaperis nevideble tiel same, kiel li aperis antaŭ minutoj.

Ege surprizita dommastrino metis kafkruĉon sur ku-irilo kaj daŭre atente aŭskultis. Ĝuste kiam ŝi enverŝis la ta-sojn, eksonoris telefono. Lena levis telefonan aŭdilon kaj post kelkaj aŭditaj vortoj ege timkonfuzita ekploris: „Ĉu vere nokte kolegino Ana mortis? Tio ne eblas, hieraŭ ni in-terparolis. Ŝi ne plendis pri ajna malsano, bonfartis. Dom-aĝe, ni perdis nian neanstataŭigeblan koleginon – veran amikinon”.

Lena esprimis kondolencojn kaj ambaŭ larmoplenaj daŭrigis rezonadon pri la sonĝo de Kala kaj okazaĵo kun Ana.

Vere, meritas atenton la rezonado pri tio, ĉu ĉi-sur-tere aŭ transe necesas teatraĵoj rilate la sencon de homa vivo. La kompreno validas same por aktoroj kiel ankaŭ por spektantoj.

Profunde afliktitaj, ili lasis netrinkitan kafon, iris por serĉi florbukedon, tiel belan ĉarman, kian ŝi multfoje rice-vadis post falo de kurteno.

Supre priskribita okazintaĵo estas edifa por nune vi-vantaj kaj estontaj generacioj.

Ivan Tr. Minĉev

___________________________________________________________________________________

 

 

Rolo de amo en komuneca vivo

 

La amo de fratoj kaŭzas, ke ili estas monaĥoj. Monaĥejoj sen la amo estas infero, kaj la loĝantaj en ili estas satanoj. Kiam regas la unueco kaj frata konkordo, la monaĥejoj estas paradizo surtere, kaj la loĝantaj en ili estas anĝeloj.

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony