Numero 126 – aŭtuno 2019

Sub la protekto de psikologoj

Kiam en nia lando okazas ia tragedio, kiam okazas la dramo kun viktimoj en fono, tuj aperas en komunikiloj la komuniko: „Familiojn oni ĉirkaŭigis per la protekto de psikologoj”. La akiro de spirita subteno estas hodiaŭ sig-nife pli facila ol ricevo de konkreta materia helpo. La modo je „kuracistoj de animoj” venis al ni el Okcidento, kie en kelkaj rondoj rekte decas havi la personan psikoterapeŭ-ton.

Iam homoj estis pli malmolaj kaj – malgraŭ ekstreme traŭmaj travivaĵoj – ili mem venkis la streson. Mi parolas almenaŭ pri la tragikaj militaj travivaĵoj, kiuj postlasis la daŭran spuron en la psiko de multaj poloj. Dum jarcentoj ni elformis en ni mem la naturajn mekanismojn defendajn, ekz. ĉiam ni povis kalkuli je la parencoj, amikoj, najbaroj aŭ konatuloj. Kredantaj homoj plej ofte serĉadis la konso-lon en Dio. Kaj kutime ili retrovadis trankvilon en preĝo, kaj post la pekkonfeso ili sentis la veran mildigon kaj pur-igon. La krizo de la kredo, la malstreĉiĝo de familiaj ligoj kaj la manko de veraj amikoj (tiuj en realo) senigis nin de tiu pratempa subteno. Tial hodiaŭ ni provas aĉeti al ni mem ies atenton /konsilon/ amikecon. Kaj mi ĉiam sentas horo-ron pensante pri tio, ke sur la kanapeto ĉe terapeŭto (abso-lute fremda por mi homo!) mi estus serĉonta la savon je miaj vivproblemoj. Certe post ricevo de la fakturo por “servo” mi falus en ankoraŭ pli grandan deprimon.

Riparo de vundita animo postulas grandegan impres-emon, vivsperton kaj saĝecon. Tio estas pli misio ol laboro; ne ĉiam oni sukcesas elformi ĉe studentoj la ĝustan por tio empation (kunsentadon).

La kaŭzojn de malsukcesoj la psikologoj serĉas plej ofte, analizante la infanaĝon de paciento. Laŭnorme kulpas la lerneja traŭmo aŭ/kaj la edukaj eraroj de la gepatroj. Dume jen ni mem, mergiĝante en la deŝirita disde la reala mondo matrico, malproksimiĝas de normaleco. La egoismo kaj hedonismo ne certigos al ni la vivharmonion nek feli-ĉon. Ni bezonas normalan familion, amikecon, amon. Tiel ni estas programitaj.

Lech Makowiecki

El la semajnrevuo: SIECI, 25.02. – 3.03.2019, paĝo 106

Elpoligis S. Śmigielski

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony